Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2022 4 03 /03 /mars /2022 21:26

03/03/2022

Pli ol duono trovis rifuĝon en Pollando. Unuiĝintaj Nacioj taksas ĝis kvar milionoj la nombron de personoj, kiuj bezonos trovi loĝejon en najbara lando.

Kiel freneza kalkulilo, tiu nombro senĉese kreskas : la nombro de rifuĝintoj, kiuj fuĝas Ukrainion por atingi la najbarajn landojn kreskegis por atingi milionon da personoj la 2an de marto, laŭ Filippo Grandi, la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (HCR), kiu komunikis tiun nombron dum la nokto de merkredo ĝis ĵaŭdo en Tvitero.    

« En daŭro de nur sep tagoj, ni ĉeestis migradon de miliono da rifuĝintoj de Ukrainio ĝis najbaraj landoj », deklaris interalie Grandi.

« Por milionoj da aliaj ene de Ukrainio estas tempo, ke la armiloj silentu, tiel ke la humanitara helpo povu atingi la landon kaj savi vivojn », li petegis denove.

Estas plia kresko je 160 000 personoj kompare kun la nombro de 836 000 menciita tagon antaŭen fare de UN. Dimanĉon, ili estis 368 000, ĉefe virinoj kaj infanoj. Efektive, la viroj sufiĉe aĝaj kaj kapablaj batali ne rajtas forlasi la landon. Aliparte multaj ne deziras fari tion.

La HCR kalkulis precize 835 928 personojn, inter kiuj 453 982 trovis rifuĝon nur en Pollando, ĉefa akcepta lando, kie grandega solidareca ĉeno laboras.

« Vi estis la unua lando, kiu subtenis Ukrainion, malfermante viajn landlimojn, viajn korojn kaj la pordojn de viaj hejmoj, kiuj fuĝas la militon », salutis merkredon matene la papo Francisko dum lia ĝenerala semajna aŭdienco de la Merkredo de la cindroj, kiun li dekretis preĝtagon kaj faston por la paco en Ukrainio.

 

La homfluado plu intensiĝos avertas UN

Hungario, dua laŭnombre, akceptas 116 348 rifuĝintojn, nome 14% el la tuto. Slovakio siaflanke akceptas 67 000 rifuĝintojn, t. e 8% la 1an de marto, kaj Rusio 5,1% (42 900 personoj). Kelkaj sukcesis iri pli malproksimen, interalie al Francio kiel Anastasiia kaj ŝia filino Kira, alvenintaj en Suresnes (Hauts-de-Seine) dimanĉon. 5 309 ukrainiaj nacianoj estis ankaŭ registritaj de la germana federala polico.    

En Moldavio, la ĝenerala sekretario de la moldavia registaro, Dumitru Udrea menciis ĉi-merkrede, ke de post la lasta ĵaŭdo, kiam komenciĝis la ofensivo, « 88 750 ukrainiaj civitanoj eniris en Moldavion. Dum la sama periodo, 46 984 ukrainioj forlasis la landon. Konsekvence, 41 766 ukrainiaj civitanoj restis en Moldavio matene de la 1a de marto. »   

La aŭtoritatoj kaj UN atendas intensiĝon de tiu homfluado, ĉar la rusia armeo ŝajne koncentras siajn atakojn kontraŭ la grandaj ukrainiaj urboj. Laŭ UN, 4 milionoj da personoj povus elekti forlason de la lando por fuĝi la militon. « Tio, kion ni spertas povus fariĝi la plej grava krizo de rifuĝintoj en Eŭropo dum tiu jarcento », deklaris Filippo Grandi, mardon en Ĝenevo.

UN kaj ties partneraj organizaĵoj lanĉis mardon urĝan alvokon por levi 1,7 miliardon da dolaroj, inter kiuj 1,1 miliardo por helpi la Ukrainojn, kiuj ne fuĝis, kaj iom pli ol 550 milionoj da dolaroj por la rifuĝintoj.              

26/01/2022

Pollando komencas la konstruadon de muro ĉe la belorusia landlimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/pollando-komencas-la-konstruadon-de-muro-ce-la-belorusia-landlimo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }