08/03/2022
Ĉi tiun 8an de marto 2022 estas la kvina apero de la Aurat March, la marŝado de la virinoj en Pakistano.
La organizantinoj ne rezignis kolektiĝi malgraŭ la minacoj, kiujn ili suferas.
Pasintjare, kelkaj el ili estis akuzitaj pri blasfemo, konsiderata kiel krimo en Pakistano, kaj puninda per mortopuno.
Sed malgraŭ ĉio, la virinoj ja ĉeestis la kolektiĝon.
La koloraj afiŝtabuloj estas multnombraj super la kapoj. Sur unu el ili, estas skribite : « Ni volas liberecon kaj sekurecon ». Sur alia : « Stop la truditajn edzecojn kaj konvertiĝojn. »
Inter la marŝantinoj, ĉeestas Marviŝ, sociala helpantino, 30-jara. « Mi certigas, ke almenaŭ 90-95% el la virinoj estas viktimoj de turmentado en sia laborejo, sur la stratoj. Por promeni en sekureco sur la stratoj, ni marŝadu por niaj rajtoj. »
« La vivospaco reduktiĝas por la virinoj »
Staranta malantaŭ kamioneto, kun mikrofono en la mano, la porvirina aktivulino Tahira Abdullah, defendantino de Homaj rajtoj kaj fama figuro de la porvirina lukto en Pakistano klare esprimiĝas : « En Pakistano, la vivospaco reduktiĝas por la virinoj. Aparte por tiuj, kiuj estas liberalaj, modernaj, klerigaj. La religiaj ekstremaj religiuloj siaflanke, kaptas pli kaj pli da vivospaco, pli kaj pli kreskas kun la helpo de la Ŝtato, estas protektataj kaj subtenataj. Ni do daŭru batali, lukti, por daŭre progresi. »
La marŝantinoj estis ĉirkaŭitaj de sekura kordono de policistoj kaj kontraŭterorismaj fortoj.
Du jarojn antaŭen, ekstremaj aktivuloj lanĉis ŝtonojn al la partoprenintoj.
/image%2F0553642%2F20220308%2Fob_8ea95f_pakistan-province-map.gif)
/image%2F0553642%2F20220308%2Fob_cf14c7_ob-c18053-manifestation-contre-violenc.jpg)