21/03/2022
Pluraj meteologiaj stacioj de la kontinento atingis rekordojn de temperaturoj, kompare kun tiuj, kiuj kutime okazas en marto.
« Tio estas evento komparebla kun la "varma kupolo", kiu okazis en 2021 en Norda Ameriko. Teorie, tio ne devintus okazi », reagis en Tvitero franca esploristo.
Varma ondo okazis sur la plej malvarma kontinento de la planedo. Vendredon 18an de marto en Antarkto, pluraj meteologiaj stacioj spertis rekordojn de varmo. Tiu evento konsternis la sciencistojn, specialistojn pri la regiono.
Dum aŭtuno komenciĝas sur tiuj aŭstralaj teroj, estis registrite – 17,7°C sur la rusia bazo de Vostoko (kontraŭ –32,7°C dum la antaŭa monata rekordo), - 12,2 °C en Concordia (ĉiumonata rekordo) aŭ 4,9°C en Dumont d'Urville, franca bazo oriente de la kontinento (kontraŭ 3,4°C dum la antaŭa monata rekordo).
La anomalio de temperaturo atingas nun +30 ĝis +35°C sur la ebenaĵo de Orienta Antarkto. Concordia ĉe la Kupolo C atingis novan absolutan rekordon de alta temperaturo por ĉiuj monatoj : -12,2°C kontraŭ –13,7°C la 17an de decembro 2016.
Laŭ la esploristo Jonathan Wille, kiu laboras en la Universitato de Grenoble-Alpoj, « tio estas evento komparebla kun la "varma kupolo" de 2021 en Norda Ameriko. Teorie, tio ne devintus okazi. »
Tiun eventon favoras la klimata ŝanĝiĝo
Tiu ondo de varmo intervenas, dum la planeda temperaturo kreskas sub la efiko de la klimata varmiĝo.
Pridemandita de la Jurnalo Washington Post (en la angla), Jonathan Wille memorigas, ke atribui specifan eventon al tiu ĝenerala fenomeno malfacilas. Li tamen precizigas, ke la klimata varmiĝo favoras la aperon de tiaj ondoj de varmo.
« Baziĝante sur fizika scienco, ni opinias, ke ili fariĝos pli kaj pli intensaj. Sed ni provas kompreni la detalojn. Estas tre malfacile aserti, ke la klimata ŝanĝiĝo ne intervenas en tia evento », aldonas la esploristo.
Ĝis nun, Jonathan Wille ne maltrankviliĝas pri eventuala fandiĝo de la glaĉeroj.
« Ni prefere diras : « Strange, sed tio povus okazi pli ofte estontece. Kaj ĉi-okaze, tio estus grava », li daŭrigas.
Eventualaj fandiĝoj en Antarkto eĉ pligravigus la akvo-leviĝon de la oceanoj.
/image%2F0553642%2F20220321%2Fob_83c42e_stock-vector-antarctica-map-vector-eps.jpg)
/image%2F0553642%2F20220321%2Fob_0c4314_image-0553642-20210701-ob-9e87af-varmo.jpg)
/image%2F0553642%2F20220321%2Fob_60b22c_nivelo.jpg)