Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2022 4 10 /03 /mars /2022 18:58
Reuters

10/03/2022

Bildo : Ĉirkaŭ 1 500 migrantoj vivas en Kalezo, norde de Francio. 

En Kalezo, azilpetantoj kampas kaj esperas atingi Anglion. Merkredon, asocioj postulis por ili la saman gastigadon efektivigitan por la Ukrainioj, kiuj fuĝas la konflikton.    

En malferma letero, la kolektivo Migraction 59, kiu klopodas loĝigi la migrantojn ĉe privatuloj, postulis de la prefektino taskita pri egaleco, Camille Tubiana, ke « ŝi atentu, ke la akcepto de la azilpetantoj suferu nenian diskriminacion ».

La asocio salutas la mobilizadojn anoncitajn de multaj komunumoj favore al la Ukrainioj kaj aldonas, ke « tio konvenas al ni, ĉar centoj da azilpetantoj, kiujn ni renkontas en Kalezo estas ĝuste personoj, kiuj fuĝas militojn en Sudano, Ĉado, Sirio, Afganio ».

« Estus tute skandala kaj kontraŭleĝa, ke rifuĝlokoj estu rezervitaj al la ukrainiaj azilpetantoj, kaj ke la azilpetantoj, kiuj havas alian etnan aŭ religian apartenon estu ekskluditaj », aldonas "Migraction 59".  

En Kalezo, kie kampas en malfacilegaj kondiĉoj pli ol mil azilpetantoj, kiuj provas atingi Anglion, dekoj da Ukrainioj estis gastigataj ĉiuvespere tiujn lastajn tagojn, fare de la urbodomo, en junulargastejo, kiu disponas pri ĉirkaŭ 140 lokoj.

Ili estis senditaj merkredon al Tourcoing (Nordo) kaj Araso (Pas-de-Calais), menciis la urbestrino de Kalezo, Natacha Bouchart precizigante, ke solvo pri loĝejoj estas serĉata por la novaj alvenintoj.

En la Nordo de Francio, ĉirkaŭ 750 loĝejoj kaj telefonnumero konstante atingebla estis disponigitaj al la Ukrainioj fare de la teritoriaj komunumoj kaj la Ŝtato, menciis la prefektejo.        

Londono aliparte anoncis instaladon en Lillo de nova centro pri azilpeto, kiu malfermiĝos ĵaŭdon.

La brita ministro pri internaj aferoj substrekis, ke tiu centro estos rezervita nur al kelkaj apartaj dosieroj, kaj la petoj plu estos prioritate deponitaj en Parizo kaj Bruselo.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }