15/03/2022
Bildo : Mahmud devenas de Alepo. Li revas akiri azilon en Eŭropo, kaj venigi tien siajn edzinon kaj gefilojn.
Dek unu jarojn poste, la milito kaj la ekonomia krizo plu puŝas la Sirianojn al la migradaj vojoj.
Je renkonto kun kelkaj el ili, kiuj venis serĉi bonŝancon en Kipro.
Sur la insulo Kipro, kvindek kilometrojn for de la siriaj marbordoj, dekoj da migrantoj alvenas ĉiutage sur improvizitaj boatoj.
Mahmud, 30-jara, forlasis Alepon du monatojn antaŭe.
« Mi foriris pro la malriĉeco, kaj mi plu volas studi. Sed la reĝimo volis trudi min restadi ok jarojn en la armeo. Mi rifuzas batali kontraŭ miaj samnacianoj ».
Mahmud priskribas Sirion kiel neviveblan landon, kie manko de akvo, elektro kaj nutraĵoj estas ĉiutaga.
Do post 11 jaroj da milito, li preferis marveturi riske de sia vivo.
Pri tiu marveturo, Habib, 20-jara, rakontas : « Ĝi estis morto-vojaĝo, ni restadis kvar tagojn en la maro. La motoro subite malfunkciis. Ni rigardis la sunsubiron, la leviĝon de la luno. Kaj nenion alian. Ni estis ĉirkaŭitaj de akvo. Ni perdis la esperon atingi la teron ».
Alveninte en Kipro, tiuj Sirianoj atingas Eŭropon, la « kontinenton de la homaj rajtoj », kiel ili nomas ĝin.
Sed ili ĉiuj estas enfermitaj en nesalubra detencentro.
Fahed, kvindekjara, ekkoleras : « Tiu kampadejo estas la plej abomeninda el la mondo. Mi timas morti. Se mi sciis tion, mi ne venis. Ĉion mi forlasis por veni : mian familion, miajn gefilojn. Mi revas akiri azilon en Eŭropo kaj venigi ilin tien. Sed fakte, ĉi tiu loko estas nevivebla, kiel mia lando ».
Hodiaŭ, ĉiuj ĉi ekzilitoj fikse rigardas la bildojn de la ondoj de delokitoj, kiuj devenas de Ukrainio, akceptataj de Eŭropa Unio.
Kaj ĉiuj sin demandas : « Kial ni estas malsame traktitaj ? Ankaŭ ni, fuĝas la militon ! »
Video : Sirianoj rememoras la rusiajn atakojn por la 11-a datreveno de la siria revolucio
/image%2F0553642%2F20220315%2Fob_9b9abc_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
/image%2F0553642%2F20220315%2Fob_d40173_cyprusandsyria-882x1024.jpg)