Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mars 2022 7 20 /03 /mars /2022 15:01
voentv.mil.by

20/03/2022

Belorusio ludas ŝlosilan rolon en la milito en Ukrainio. Aliancano de Vladimir Putin, la diktatoro Lukaŝenko ebligis al la rusia armeo trapasi lian teritorion por invadi Ukrainion.

En Belorusio, malobservadoj pri Homaj rajtoj estas kutimaj. 

De post la kontestata reelekto de Aleksandro Lukaŝenko en aŭgusto 2020 kaj la represio kiu sekvis, la lando enkalkulas nun pli ol mil politikajn malliberulojn.

Multaj belorusoj forlasis la landon kaj rifuĝis en Litovio, Pollando, aŭ eĉ Ukrainio.

Hodiaŭ, kelkaj engaĝiĝas flanke de la Ukrainoj.

Inter ili, Greb, kiu ĵus festis sian 18-jariĝon.

Sekve al la grandaj manifestacioj de la aŭtuno 2020  en Belorusio, li estis arestita kaj torturita. Li travivis la komencon de la milito en Ukrainio el sia ekzilo en Pollando.

Tio estis ŝoko por ĉiuj Belorusoj, li diras.

« Antaŭ ĉio mi dezirus diri, ke la Belorusoj prezentas siajn plej profundajn ekskuzojn al la Ukrainoj, ĉar ili ebligis atakon de la militaj rusiaj fortoj, kiuj trapasis ilian teritorion. »

 

« La homoj komprenos, ke la Belorusoj ne similas Lukaŝenko-n sed ke male, ili batalas favore al justico. »         

Gleb, Belorusa, kiu foriris batali en Ukrainio

 

Pasintsemajne, kun sepdek el siaj samnacianoj, Gleb trapasis la landlimon, por atingi trejncentron apud Lvivo, antaŭ ol iri defendi la Ukrainian ĉefurbon, Kievo.

« Kiam ni komprenis, ke la milito baldaŭ komenciĝos, mi promesis al mi tion : se la Rusoj metas unu solan piedon en Ukrainion, mi iros defendi tiun landon. Mi ne volas, ke miaj infanoj iam diru : mia patro povus provi ion kontraŭ la Rusoj, sed li nenion faris. Ni devas provi.»       

Provi, kaj eĉ fari ĉion eblan, kiel faras nun la gvidantino de la belorusa ekzilita opoziciino, Svjatlana Ciĥanovskaja . En video, ŝi rekte parolas al la Ukrainoj :

 

« La Belorusoj opinias, ke ne temas pri simpla speciala operaco. Vladimir Putin ja decidis bombadi pacan loĝantaron. Kaj la Belorusoj kontraŭas tion. »      

Svetlana Tikhanovskaïa 

 

Belorusoj ĉiapreze volas apartigi sin de Aleksandro Lukaŝenko kaj de lia aŭtoritata reĝimo. 

« Ni forlasis nian patrion, ĉar ili subpremis nin, kiam ni luktis kontraŭ la reĝimo de Lukaŝenko. Ni dankas Ukrainion, ke ĝi donacis al ni rifuĝon kaj la eblecon libere spiri », deklaras virino en video filmita antaŭ la urbodomo de Lvivo en Ukrainio.

Viro siaflanke aldonas : « Lukaŝenko ne reprezentas la ukrainan popolon, li estas uzurpanto, marioneto de Putin. Li  reprezentas nur sin mem kaj sia grego de banditoj. »

Kaj la video konkludas : « Ni estas kunkune. Vivu Belorusion, gloron al Ukrainio ! »

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }