/image%2F0553642%2F20220302%2Fob_e3990d_sidnejo.jpg)
02/03/2022
La orienta marbordo de Aŭstralio plu estas balaata de torentaj pluvoj. Komence de la semajno, ili kaŭzis gravajn inundojn en Kvinslando kaj ankaŭ norde de Novsudkimrio. La homa bilanco pligraviĝas, dum inundoj minacas kelkajn kvartalojn de Sidnejo, la plej granda urbo de Aŭstralio.
La pluvego, kiu falas de preskaŭ semajno en Aŭstralio jam okazigis 12 mortintojn kaj devigis pli ol 150 000 personojn fuĝi sian hejmon, dum la historie alta nivelo de pluvoj konstatita sur la Orienta marbordo ne malintensiĝas.
En Kvinslando, kie damaĝoj kaŭzitaj de la inundoj kostos pli ol 600 milionoj da eŭroj, ventoj ekstreme potencaj estas atendataj, kaj ankaŭ epizodoj de hajlo ekde merkredo.
Prepari eventualan evakuadon
Pluraj urboj norde de Novsudkimrio plu estas sub la akvoj, kaj la baraĵo de Warragamba, ĉefa provizilo de kranakvo en la urbo Sidnejo, komencis superfluadi dumnokte.
Merkredon matene, la urĝaj servoj petis de la loĝantoj sud-okcidente de la urbo, ke ili prepariĝu al evakuado.
« Gravegas por la homoj, kiuj vivas en tiu sektoro, ke ili ekkonsciiĝu pri la riskoj por sia komunumo, ke ili prepariĝu forlasi sian hejmon, se ordo de evakuado estas anoncita. Estas absolute necese, ke vi efektivigu viajn planojn por via propra sekureco, tiu de via familo kaj de viaj bestoj », eksplikas Dominic Perrottet, kiu regas Novsudkimrion.
Li petas de la loĝantoj, ke ili adoptu maksimuman viglatencon. Li aliparte atendas homan plipezan bilancon.
/image%2F0553642%2F20220302%2Fob_7e4ea7_5e13ad2c954bda1a5e0221b7.jpg)
/image%2F0553642%2F20220302%2Fob_2fbc84_image-0553642-20220301-ob-e3a006-inond.jpg)