Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2022 3 16 /03 /mars /2022 16:09
WION Web Team

16/03/2022

Mardon 15an de marto, aŭstralia tribunalo decidis, ke la ministro pri Medio ne estas devigata protekti la junulojn kontraŭ la damaĝoj kaŭzitaj de la klimata ŝanĝiĝo.

Ĝi tiel nuligis historian decidon. 

Pasintjare, grupo de aŭstraliaj liceanoj sukcesis agnoskigi, ke la aŭstralia ministrino pri Medio, Sussan Ley, enkalkulu la konsekvencojn de la klimata ŝanĝiĝo al la junuloj, kiam ŝi aprobas novajn projektojn pri ekspluatado de fosiliaj bruligaĵoj.

Juĝo de la Federala Kortumo intervenis, mardon 1an de marto, kaj malpravigis ilin.

Tamen en julio 2020, juĝisto pravigis ilin opiniante, ke la ministrino « evitu kaŭzi korpajn damaĝojn aŭ morton » al la junuloj aĝaj malpli ol 18-jaraj pro « emisioj de karbona dioksido en la atmosfero ».

Sed la ministrejo tuj apelaciis pri tiu unua juĝo.

Mardon, la Federala Kortumo samopiniis ol la ministrejo. Laŭ ĝi, la mino Vickery, ekspluatata de la entrepreno Whitehaven « reprezentas minimuman riskon ».

27/05/2021

Aŭstralio : historia venko de la adoleskantoj, kiuj intencis blokadi plivastiĝon de karbominejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/australio-historia-venko-de-la-adoleskantoj-kiuj-intencis-blokadi-plivastigon-de-karbominejo.html

Nenia reago de la registaro 

Anjali Sharma, 17-jara, sin deklaris « senesperigita », same kiel siaj kamaradoj pro tiu decido. « Antaŭ du jaroj, Aŭstralio flamiĝis, hodiaŭ ĝi estas inundita. Bruligi karbon fariĝas la arbaraj incendioj kaj la inundoj pli katastrofaj kaj mortigaj. Tio ŝanĝiĝu », ŝi petegis.   

Izzy Raj-Seppings, 15-jara, tamen volas emfazi la pozitivan aspekton de la juĝo. « La tribunalo agnoskis, ke la junuloj suferos la plej gravajn efikojn de la klimata krizo », ŝi deklaris opiniante, ke temas pri grava etapo en la konfliktoj koncerne klimaton.

La advokatoj de la liceanoj baldaŭ decidos, ĉu ili apelacios ĉe la plej alta juĝa instanco de la lando. La aŭstralia registaro ĝis nun ne respondis al la demandoj.

 

02/03/2022

Aŭstralio : torentaj pluvoj kaj inundoj estas de nun tutproksime de Sidnejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/australio-torentaj-pluvoj-kaj-inundoj-estas-de-nun-tutproksime-de-sidnejo.html

31/07/2020

Aŭstralio: 3 miliardoj da bestoj estis tuŝataj de la arbaraj incendioj de 2019-2020

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/australio-3-miliardoj-da-bestoj-estis-tusataj-de-la-arbaraj-incendioj-de-2019-2020.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }