/image%2F0553642%2F20220317%2Fob_26456f_20220316-1440x810-cmsv2-f7ffe562-93ae.jpg)
17/03/2022
Bildo : postvivanto de la masakro de Ĥalabĝo meze de la tomboj de ĉirkaŭ 5 000 viktimoj.
Antaŭ precize 34 jaroj, la armeo de Saddam Hussein forĵetis kemiajn gasojn al la urbo Ĥalabĝo, kiuj masakris milojn da Kurdoj.
Post la atako per kemia gaso sur la kurda urbo Ĥalabĝo 34 jarojn antaŭe, la reĝimo Baas en Irako postlasis nigran makulon en la Historio.
La atako kaŭzis la morton de pli ol 5 000 personoj kaj vundis definitive milojn da aliaj. Ĝi ankaŭ instigis al amasa migrado.
La bombado estis zorge planita por mortigi la plej grandan nombron de personoj. Tiucele, la aŭtoroj de la masakro selektis koktelon de kemiaj produktaĵoj, kiu kapablas havi maksimuman efikon.
Laŭ la postvivantoj, unu el la gasoj tre forte odoris, simile al odoro de pomo. Alia kemia agento de la aranĝo havis kiel efikon paralizi la viktimojn.
En daŭro de kelkaj minutoj, la venena gaso infiltriĝis ĉien : en la domojn, tra la fenestrojn, en la subteretaĝojn, kie rifuĝis la homoj. Ĉirkaŭ 5 000 personoj mortis ĉi-tage, miloj da aliaj estis vunditaj kaj multaj konservas porĉiamajn damaĝojn.
Abdurrahman Reşit Emin, postvivanto de la masakro plu estas turmentita de la memoraĵoj, kiujn li konservis de tiu terura tago. La maljunulo, kies atesto estis kolektita de la novaĵagentejo Firat News (ANF) indikis, ke lia patrino, fratoj kaj fratinoj mortis dum la masakro, kiun li priskribas kiel « senfina hororo ». Li rakontis, ke la aero estis ŝarĝita per odoro de pomo : « Ni estis konsternitaj. La ĉielo de Halabja estis skuita de la bruo de militaviadiloj. Ili nombris 10 aŭ 15. Mi ne memoras la precizan nombron. Ĉio rapidegis. Miloj da personoj mortis post dek minutoj. Ĉie, kadavroj kuŝis sur la grundo. La postvivantoj ekmigradis. Ankaŭ tiuj, kiuj restis en malriĉeco kaj malsanoj estis tiel multnombraj kiel la mortintoj. La mizero ĉion detruadis. Kelkaj freneziĝis, aliaj blindiĝis.»
/image%2F0553642%2F20220317%2Fob_3b532c_hlasjab.jpg)