Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mars 2022 3 23 /03 /mars /2022 17:31
AHMAD SAHEL ARMAN / AFP

23/03/2022

La unua lerneja tago de la knabinoj devis sekvi tiun de la knaboj, kiuj estis permesitaj rekomenci la kursojn, du monatojn post la konkero de la ĉefurbo fare de la talibanoj.

Merkredon 23an de marto, kolegioj kaj liceoj remalfermis siajn pordojn unuafoje de post lasta aŭgusto, kiam ekregis la islamaj fundamentistoj. 

Tamen, ŝanĝo de sinteno estis rapidega.

Post kelkaj horoj, la talibanoj ordonis fermadon de tiuj establaĵoj por knabinoj en tuta Afganio.   

Skipo de la franca novaĵagentejo AFP filmis kurson en klasĉambro de la liceo Zarghona por knabinoj, en la ĉefurbo Kabulo, kiam instruisto eniris kaj ordonis al la lernejanoj, ke ili reiru hejmen.

Pridemandita pri tiu afero, porparolanto de la talibanoj konfirmis, ke instrukcio estis ordonita de la registaro.

Tiu unua lerneja tago de la knabinoj en la dua grado devis sekvi tiun de la knaboj, kiuj estis permesitaj rekomenci la kursojn du monatojn post la konkero de la ĉefurbo fare de la talibanoj.

Ankaŭ la knabinoj rajtis frekventi lernejojn, sed nur en la elementa grado.

 

Multaj limigoj estas truditaj al la virinoj

La talibanoj insistis pri la fakto, ke ili volis gajni tempon por certiĝi, ke la knabinoj aĝaj de 12 ĝis 19-jaraj estos ja apartigitaj de la knaboj, kaj ke la establaĵoj funkcios laŭ la islamaj principoj.

La internacia komunumo konsideras, ke la malobservado de rajto al edukado por ĉiuj, estas obstaklo al la intertraktadoj pri helpo kaj pri agnosko de la reĝimo de la islamaj fundamentistoj. Pluraj landoj kaj organizaĵoj proponis laborpagi la instruistojn.      

En daŭro de sep monatoj da regado, la talibanoj trudis multajn limigojn al la virinoj. Ili estas ekskluditaj el multaj publikaj laborpostenoj, kontrolitaj pri ilia maniero vestiĝi, kaj malpermesataj vojaĝi solaj ekster sia urbo.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }