Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mars 2022 5 18 /03 /mars /2022 17:45
AP Photo/Vadim Ghirda

18/03/2022

Pli ol 1 300 personoj plu estas blokitaj en la teatro, laŭ la komisaro pri Homaj rajtoj de la Ukrainia Parlamento.

Du tagojn post la bombado de la drama teatro de Mariupolo, sud-oriente de Ukrainio, 130 personoj estis evakuitaj el la ruinaĵoj, laŭ la komisaro pri Homaj rajtoj de la Ukrainia Parlamento Lyudmila Denisova, ĉi-vendredon 18an de marto.

« Sed centoj da loĝantoj en Mariupolo plu estas sub la ruinaĵoj », deklaris Volodimir Zelenskij en video. Lyudmila Denisova siaflanke parolas pri 1 300 personoj plu blokitaj en la subteretaĝoj. Ŝi deklaris ĉe la ukrainia televidkanalo Channel 24 :

« Ni preĝas, ke ili plu estas vivantaj, sed ĝis nun ni ne havas informojn pri ili. »

Pasintan  merkredon, rusaj frapoj detruis la konstruaĵon situantan kore de la sieĝata urbo. Laŭ la municipoj, pli « ol mil » civiluloj rifuĝis en tiu teatro. 

« La enirejo de la ŝirmejo estas obstrukcita de la rompitaĵoj », precizigis tiam la urbestro de Mariupolo merkredon vespere.  Ĝis nun, la nombro de mortintoj ne estis komunikita.

La ukrainia prezidento promesis daŭrigon de la savoperacoj « malgraŭ la bombadoj », kiuj daŭras en tiu granda havena urbo.

 

« Ĉiuj infrastrukturoj estas detruitaj »

Plu laŭ la komisaro pri Homaj rajtoj de la ukraina Parlamento, «  preskaŭ 70% el la konstruaĵoj estas detruitaj en Mariupolo. Ni devas transdoni la humanitaran helpon, ĉar tiuj homoj sidas en la subteretaĝoj de antaŭ 17 tagoj sen manĝaĵoj », ŝi asertis ĉe la ukrainia televido.

Ĵaŭdon, la aŭtoritatoj de la urbo anoncis evakuadon de 30 000 personoj en daŭro de semajno.

Sed ĉirkaŭ 350 000 personoj plu estas kaptitaj en la urbo kaj « plu kaŝas sin en la keloj », menciis la urbodomo, laŭ kiu « 50 ĝis 100 bomboj » averaĝe estas forĵetitaj de la rusaj aviadiloj ĉiutage.

Siaflanke, Moskvo plu neas la bombadon de tiu teatro, atribuante ĝin al la bataliono Azov, ukrainia regimento fondita de proksimuloj de la nazia movado.      

17/03/2022

Milito en Ukrainio : la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj alarmas kontraŭ « uragano de malsato » en la mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-la-cefo-de-unuigintaj-nacioj-alarmas-kontrau-uragano-de-malsato-en-la-mondo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }