23/02/2022
Ahmaud Arbery estis mortigita la 2an de februaro 2020, en Brunswick, Georgio. La tri blankhaŭtaj Usonanoj kulpigitaj estis tiam kondamnitaj.
Mardon 22an de februaro, la tri blankhaŭtaj Usonanoj, kiuj ĉaskuris kaj mortigis la junan nigrulan piedkuriston Ahmaud Arbery, estis agnoskitaj kiel kulpintoj ankaŭ pro « rasisma krimo » fare de federala ĵurio. Tiu afero fariĝis simbolo dum la grandaj kontraŭrasismaj manifestacioj somere de la jaro 2020 en Usono.
Travis McMichael, 36-jara, lia patro Gregory McMichael, 66-jara, kaj ilia najbaro William Bryan, 52-jara, jam estis kulpigitaj de la murdo de Ahmaud Arbery kaj kondamnitaj al porĉiama malliberejo fare de la justico de la Ŝtato de Georgio. Tamen, tiu unua proceso apenaŭ elvokis la rasisman karakteron de la dramo, male al tiu dua federala proceso, kiu metis tiun demandon centre de la debato.
« Longa kaj aflikta batalo »
Mallonge post la anonco de la verdikto, la familio de Ahmaud Arbery eliris el la tribunalo levante la brakojn, signe de venko.
« Ni akiris justicon por Ahmaud », deklaris lia patro Marcus Arbery al la gazetaro, en Brunswick, marborda loko de Georgio.
« Tio estis longa kaj aflikta batalo », aldonis la patrino de Ahmaud Arbery, Wanda Cooper-Jones. « Ni akiris venkon ĉi-foje, sed multaj familioj malvenkis », ŝi substrekis.
Dum la proceso, la akuzantoj listigis interalie rasismajn insultojn aparte perfortajn, blekitajn de la tri viroj. Ilia celo estis eksponi la spiritostaton de la akuzintoj, kiam ili ekpersekutis Ahmaud Arbery.
Laŭ la prokurorino, la filo McMichael kvalifikis ekzemple la Afrik-usonanojn « krimuloj », « simioj », « sovaĝuloj kaj sub-homoj ».
21/10/2021
Usono : tri blankhaŭtaj viroj estas juĝataj pro la « malamega » murdo de Ahmaud Arbery