/image%2F0553642%2F20220211%2Fob_b12e27_1039-multi-38ru3-au-senegal-les-pecheu.jpg)
11/02/2022
Hodiaŭ, pli ol triono el la rezervejo de fiŝoj estas tuŝataj de troa fiŝkaptado, laŭ la Organizaĵo de UN por nutrado kaj agrikulturo.
En Senegalo, la individuaj fiŝkaptistoj suferas de tio en sia ĉiutaga vivo.
Ĉirkaŭ Mbour, unu el la plej grandaj havenoj de Senegalo, de ĉiam la individuaj fiŝkaptistoj vivtenas sin ĉi tie. Starantaj sur sia pirogo, kun fiŝfadeno enmane, ili gvatas fiŝojn, kiuj baldaŭ troviĝos sur la komercaj montrotabloj de la lando kaj de la apudaj Ŝtatoj.
Sed de kelkaj jaroj, la rikolto de tiuj fiŝkaptistoj estas pli kaj pli malabunda. Kulpas la industria troa fiŝkaptado praktikata de la fremdaj grandaj trolŝipoj, kelkajn kilometrojn for.
« Antaŭe, 7 aŭ 8 kilometrojn for de la marbordoj, ni trovis multajn fiŝojn. Hodiaŭ, eĉ tridek kilometrojn de tie, ni kaptas preskaŭ nenion. Fiŝkaptado ne plu estas profitdona », eksplikas Ibrahima Niang.
« Ili lasas al ni preskaŭ nenion »
Tiu fiŝkaptisto, kiel liaj kolegoj, akuzas la grandajn fremdajn trolŝipojn, ke ili malplenigas la marfundojn. « Ili vendis la maron al la fremdaj ŝipoj, Ili lasas al ni preskaŭ nenion », bedaŭras Pape Sakho, kiu preferis forlasi la metion kelkajn monatojn antaŭe.
« La nura solvo, kiu restas al ni, kiuj bone konas la oceanon, estas provi marveturadon al Eŭropo », li opinias.
La angoro de la viroj de Mbour, Abdoulaye Ndiaye bone konas ĝin.
Tiu eks-fiŝkaptisto, nun taskita pri la "kampanjo Oceano ĉe Greenpeace-Afriko", laboras kune kun la surlokaj komunumoj kaj postulas de la aŭtoritatoj, ke ili respektu daŭripovan administradon de la fiŝkaptado.
« Se fiŝoj plu restus, la fiŝkestoj estus plenaj », li bedaŭras.
« Tiuj ŝipoj skrapas la oceanojn de Senegalo kaj de la apudaj landoj. Ili senigas je nutrado milojn da personoj. Ni ne forgesu, ke ja la individua fiŝkaptado nutras la Senegalanojn, kiuj vivas en Senegalo, kaj ankaŭ la najbarajn landojn kiel Beninon, Burkinon, Malion kaj aliajn ».
Sume, laŭ la senegalaj aŭtoritatoj, 20% el la loĝantaro vivas rekte aŭ nerekte de la produkto de fiŝkaptado.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mbur
/image%2F0553642%2F20220211%2Fob_67eef8_japanio.jpg)
10/02/2022
Japanio : Fukuŝimo : dek unu jarojn post la katastrofo, la radioaktiva poluado plu estas tre alta en la areo
/image%2F0553642%2F20220211%2Fob_7f7a2f_benko.jpg)
05/02/2022
Benko da mortintaj fiŝoj en la Biskaja Golfo : « Tiuj praktikoj estas kutimaj » ĉe la ŝipekipistoj
/image%2F0553642%2F20220211%2Fob_6d7b1e_barato.jpg)