Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 février 2022 5 25 /02 /février /2022 11:05

25/02/2022

Malgraŭ la minacoj de la aŭtoritatoj, manifestacioj okazis en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. Dum alvokoj al manifestacioj disvastiĝis en la sociajn retojn, la rusia prokuroro avertis, ke tiaj instigoj riskas juĝajn persekutojn.

« Ne al la milito ! »

Ili defiis la malpermeson kolektiĝi, dekretitan de la aŭtoritatoj. Pluraj centoj da personoj estis arestitaj ĵaŭdon de la rusia polico okaze de manifestacioj kontraŭ la milito en Ukrainio en pluraj urboj de la lando, raportis la specialigita NeRegistara Organizaĵo OVD-Info. Preskaŭ duono el la arestitoj okazis en Moskvo, kie la franca novaĵagentejo AFP ĉeestis dekojn da arestoj sur la placo Puŝkin, en la urbocentro.

Inter pli ol mil personoj, kiuj venis denunci en Moskvo la invadon de Ukrainio fare de Rusio, kelkaj havas proksimulojn en tiu lando.

« Mia onklino vivas en Ukrainio, mi timas por ŝi », diris Tatiana, moskva studentino 18-jara, kiu preferas kaŝi sian familian nomon. Kolektiĝoj okazis en 42 urboj, laŭ la NRO, inter kiuj Sankt-Peterburgo, dua urbo de la lando.

La rusiaj ministrejo pri Internaj Aferoj, la Prokuroraro kaj la Enketkomitato promesis subpremi ĉian manifestacion « malpermesitan » organizitan en la lando kontraŭ la milito en Ukrainio, dum matene Moskvo lanĉis tie ampleksan militan operacon.

La Enketkomitato substrekis, ke la partoprenantoj al tiuj kolektiĝoj pri la « streĉiteca situacio koncerne fremdan politikon » aŭ kolizioj spertos persekutojn.

« Ni memorigas al vi, ke la alvokoj pri rekta partopreno al tiaj malpermesitaj agoj riskas gravajn juĝajn konsekvencojn », li avertis.

La prokuroraro aldonis, ke ĝi sendis « avertojn » al la personoj, kiuj instigas partoprenon al protestaj manifestacioj kontraŭ la milito en Ukrainio. La Ministrejo pri Internaj Aferoj avertis, ke la kolektiĝoj estos « kontraŭleĝaj », kaj ke la polico « adoptos ĉiajn necesajn aranĝojn por garantii la publikan ordon. La rusiaj aŭtoritatoj promesas punojn okaze de kontraŭmilitaj manifestacioj ».

 

Kvin jarojn da malliberejo okaze de kolektiĝo juĝita kontraŭleĝa

Laŭ raporto publikigita ĵaŭdon 12an de aŭgusto 2021 fare de Internacia Amnestio, manifestacii estas pli kaj pli malfacile pro la pli kaj pli drasta leĝa aparato. 

« Puno je kvin jaroj da malliberejo » povas esti decidita okaze de partopreno al kolektiĝo juĝita kontraŭleĝa, eksplikis Alexander Artemyev, porparolanto de la regiona fako Orienta Eŭropo kaj Centra Azio de Internacia Amnestio.

Kelkaj retejoj en la sociaj retoj alvokis la Rusojn kolektiĝi ĵaŭdon vespere en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo por protesti kontraŭ la milito. La rusia opozicio estis tamen ege malfortigita tiujn du lastajn jarojn kaj ties gvidantoj instigitaj al ekzilo.

(…)

12/02/2022

Donbaso : post jaroj da konflikto, la loĝantoj de Donecko laciĝas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/donbaso-post-jaroj-da-konflikto-la-logantoj-de-donecko-lacigas.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }