26/02/2022
La milito en Ukrainio, kiu laŭ la ukrainiaj aŭtoritatoj jam okazigis multajn mortintojn, rememoras en Kartvelio la ruinigan invadon de 2008, kaj povus plu esti celita de Rusio.
Preskaŭ 30 000 personoj kolektiĝis vendredon en Kartvelio solidarece kun Ukrainio, eks-soveta lando, kiu kontraŭas persisteme la rusian militan invadon.
Vendredon vespere, ĉirkaŭ 30 000 manifestaciantoj kolektiĝis sur la ĉefa vojo de Tbiliso, la kartvelia ĉefurbo, svingante ukrainiajn kaj kartveliajn flagojn, kaj kantante la himnojn de ambaŭ landoj.
« Ni kompatas la Ukrainojn eble pli ol aliaj landoj, ĉar ankaŭ ni spertis la krudan agreson de Rusio sur nia teritorio », deklaris unu el la manifestaciantoj Niko Tvauri, taksiisto 32-jara.
« Ukrainoj, kartveloj, la tuta mondo rezistu al Putino, kiu deziras restarigi Sovetan Union », deklaris siaflanke instruistino pri franca lingvo, Meri Tordia, 55-jara.
« Ukrainio sangas, kaj la mondo rigardas kaj parolas pri punoj, kiuj ne kapablas haltigi Putinon », ŝi diras plorante.
La ĉefministro rifuzas la punojn kontraŭ Rusio
La kartvelia prezidentino Salomé Zurabiŝvili esprimis sian solidarecon kun Ukrainio, kaj petis de Rusio, ke ĝi metu finon al la agreso, kiu laŭ ŝi « ŝokas la kartvelian nacion ». Sed la Ĉefministro Irakli Garibaŝvili estigis indignokriojn anoncante vendredon, ke Tbiliso « ne kuniĝos » kun la ekonomiaj kaj financaj punoj, kiujn Okcidento trudis al Rusio post la invado de Ukrainio.
En aŭgusto 2008, Rusio lanĉis detruan surteran atakon kontraŭ Kartvelio, kiu batalis kontraŭ la porrusiaj milicoj en sia separatisma regiono Sud-Osetio, post bombadoj de kartveliaj vilaĝoj.
La bataloj ĉesis post kvin tagoj per batalhaltigo intertraktita de Eŭropa Unio, sed kiuj okazigis pli ol 700 mortinojn kaj delokis dekojn da miloj da kartveloj.
25/02/2022
Rusio : pluraj centoj da personoj estis arestitaj dum malpermesitaj manifestacioj kontraŭ la milito en Ukrainio