Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2022 1 07 /02 /février /2022 22:38

07/02/2022

Post la pasado de la ciklono Batsirai, Madagaskaro anoncis 20 mortintojn kaj gravajn damaĝojn aparte en la rizejoj.

Lundon matene je la 7-a horo (surloka), la ciklono Batsirai forlasis Madagaskaron kaj direktiĝis al la Mozambika golfo. Laŭ la lasta bilanco de la "Buroo pri administrado de la riskoj kaj katastrofoj", 20 personoj mortis kaj pli ol 55 000 aliaj estis devigataj forlasi sian hejmon.

Komence, la ciklono tuŝis marbordan zonon 150 kilometrojn longa, maldense loĝatan kaj agrokulturan, kaj poste direktiĝis okcidenten interne de la teritorio. La intensaj pluvoj kaj la ventoj, kiuj kelkfoje superis po 165 kilometrojn hore provokis superakvojn de riveroj. Ili tute detruis la rizejojn de la « rizo-rezervejoj » de Madagaskaro centre de la lando, laŭ Unicef.

« La efiko de la ciklono ne finiĝos hodiaŭ, ĝi daŭros plurajn monatojn kaj havos efikojn interalie al la agrokulturo », alarmis Unicef.

Monaton antaŭen, Madagaskaro jam estis frapita fare de Ana, mortiga tropika tempesto, kiu okazigis 55 mortintojn sur la insulo kaj dekojn da miloj da vunditoj.

 

« La tegmentoj de pluraj centoj da lernejoj » estis forblovitaj

La ĉefurbo Antananarivo kaj la ĉefa haveno de la lando Tamatave (nord-oriente) estis ĉi-foje domaĝitaj de la ciklono, kio eksplikas la homan bilancon malpli altan ol tio, kion timis la aŭtoritatoj kaj la NROj, kiuj prognozis 500 000 personojn tuŝitajn kaj 140 000 delokitojn.

« La tegmentoj de pluraj centoj da lernejoj, de sancentroj estis forblovitaj » en la tuŝitaj areoj, substrekas Unicef, laŭ kiu la bilanco tamen estas grava sur tiu insulo, kie 77% de la loĝantaro vivas sub la sojlo de malriĉeco kaj suferas gravan sekecon en la Sudo. Tio ĵetis pli ol milionon da personoj en severan misnutradon. Kelkaj regionoj eĉ suferas situacion proksime de malsatego.

https://www.leparisien.fr/societe/cyclone-batsirai-20-morts-et-des-rizieres-devastees-a-madagascar-07-02-2022-J5BMWU5RWNAYBC5CFZQEN4P3OM.php

 

Klimata  plivarmiĝo

La plivarmiĝo jam kaŭzas tropikajn tempestojn kaj pli intensajn inundojn, ĉar la atmosfero estas pli humida kaj la pluvsezono estas perturbata – la sudo de Madagaskaro suferis ĝis nun la plej teruran sekecon de antaŭ pluraj jardekoj. La sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa deklaris dimanĉon ĉe pintkunveno de la Afrika Unio en Adis-Abebo, Etiopio, ke la kontinento suferas « la plej gravajn konsekvencojn ligitajn al la klimata plivarmiĝo, kiel sekecojn, inundojn kaj ciklonojn ».

« Kvankam ili ne kulpas pri la klimata plivarmiĝo, la unuaj tuŝataj kaj plej suferantaj ja estas la Afrikanoj », li aldonis.

https://fr.euronews.com/2022/02/06/madagascar-le-cyclone-batsirai-a-perdu-en-puissance-les-risques-d-inondations-persistent

28/10/2021

Internacia Amnestio postulas urĝan helpon al Madagaskaro, kiu  alfrontas sekecon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/internacia-amnestio-postulas-urgan-helpon-al-madagaskaro-kiu-alfrontas-sekecon.html

14/01/2021

Klimata ŝanĝiĝo: terura sekeco malsatigas la sudon de Madagaskaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/klimata-sangigo-terura-sekeco-malsatigas-la-sudon-de-madagaskaro.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }