/image%2F0553642%2F20220220%2Fob_ba62a9_637801028883241672-achema-strike-1.jpg)
20/02/2022
La laboristoj de la litovia uzino pri azota sterko kaj kemiaj produktaĵoj « Achema » komencis senliman strikon la 8an de februaro, post daŭra strebado por uzi ĉiajn rimedojn de sociala dialogo kaj akiri kolektivan konvencion.
Temas pri la unua striko en la litovia privata sektoro dum tiuj lastaj 30 jaroj. La dunginto ignoras la rajton al intertraktado.
Li kvalifikas la kolektivan konvencion kiel « nuran paperpecon » kaj akuzas la sindikaton, ke ĝi estas la plej granda risko kaj minaco por la entrepreno. Li nur promesis revizii la salajran sistemon kaj altigi la salajrojn.
Per ilia striko, la laboristoj postulas, ke la salajra sistemo estu precizigita en la kolektiva konvencio.
Ili ankaŭ petas indicigon de la salajroj kaj klarajn regulojn koncerne la kromajn laborhorojn.
Ni urĝe petas de la direkcio de la entrepreno « Achema », ke ĝi agnosku la sindikaton, respektu ĝian rajton al intertraktado, kaj konforme al principo de konstruiva sociala dialogo kaj reciproka komprenemo, interkonsentu pri kolektiva konvencio.
Kampanjo en Esperanto :
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5080
/image%2F0553642%2F20220220%2Fob_016c2a_cdn-image.gif)
Retmesaĝo :
Mi plene subtenas la strikon de la laboristoj de la entrepreno « Achema » kaj ilian lukton por akiri procezon de konstruiva dialogo kaj kolektiva konvencio. Mi petas de vi, konforme kun la principoj de konstruiva sociala dialogo, ke vi kunsidu kun la sindikato, intertraktadu sincere kaj subskribu kolektivan konvencion.