/image%2F0553642%2F20220201%2Fob_33e7f6_represion-11j-cuba-0.jpg)
01/02/2022
Almenaŭ 33 partoprenintoj al la historiaj manifestacioj de la 11a de junio en Kubo estos juĝataj ĉi-semajne pro « ribelinstigo » ĉe la tribunalo de Havano, inter kiuj ses estas malpli ol 18-jaraj, menciis lundon la grupo Justicia 11J.
Antaŭ la 7a de februaro, estos organizata « la proceso de la manifestaciantoj de la Toyo. 33 personoj estos juĝataj pro delikto pri ribelinstigo, inter kiuj ses neplenaĝuloj », informis en Fejsbuko la grupo, kiu klopodas sekvi ĉiujn aferojn ligitajn al la mobilizadoj de julio.
Toyo estas la nomo de panvendisto de la kvartalo de la 10a de oktobro, antaŭ kio interpuŝiĝoj okazis la 11a de julio inter defendantoj kaj opoziciantoj al la registaro. Veturiloj estis difektitaj kaj la ŝoseo kovrita per ŝtonoj kaj boteloj.
Laŭ la NeRegistara Orgnaizaĵo pri Homaj rajtoj Cubalex, dum unua aŭdienco lundon, virinoj estis perforte arestitaj apud la tribunalo : « patrinoj, onklinoj, fratinoj, avinoj » de la juĝataj manifestaciantoj.
Ankaŭ pluraj aktivuloj estis arestitaj kaj la Interretaj komunikiloj estis interrompitaj « en la ĉirkaŭaĵoj de la tribunalo » situanta en la kvartalo de la 10a de oktobro, menciis la NRO en Tvitero.
Tiujn lastajn tagojn, la kuba justico unuafoje agnoskis, ke pli ol 700 manifestaciantoj estas persekutitaj – inter kiuj 55 aĝaj de 15 ĝis 18-jaraj - kaj ke 172 aliaj jam estis kondamnitaj, certigante, ke « la rajto al defendo estis garantiata kaj la advokatoj provizis pruvojn ».
Laŭ Cubalex, 158 inter ili estas kulpigitaj pro ribelinstigo. Kelkaj ricevis punon de 20 aŭ 30 jaroj da malliberejo
En Kubo, la civila majoritato sin akiras je la 18a jaro, sed la puna majoritato kaj la devido al militservo aplikiĝas ekde 16-jara.
Per la krioj « Libereco » kaj « Ni malsatas », miloj da Kubanoj manifestaciis la 11an de julio. Tiuj kolektiĝoj, senprecedencaj de post la revolucio de 1959, okazigis mortinton kaj dekojn da vunditoj.
1377 personoj estis aliparte arestitaj laŭ la NRO Cubalex.
Pasintan vendredon, la kuba televido diskonigis atestojn de tri proksimuloj de la persekutitaj manifestaciantoj.
« Mi, kiel patrino, petas pardonon pro lia eraro, [mia filo] diris tion publike kaj petis de mi, ke mi ekskuzu lin. Mi ankaŭ petas pardonon al mia lando kaj ĉiuj mediatoj, li faris tion ne sciante kion, tio implikas », atestis interalie Eudanis Campos Ramirez per emociplena voĉo, laŭ la bildoj eldonitaj de la televida informo.
La kuba registaro asertas, ke tiuj manifestacioj estis aranĝitaj elde Usono.
/image%2F0553642%2F20220201%2Fob_d76866_a4bd8ecc2905a012b1ccb50673a73551.gif)
/image%2F0553642%2F20220201%2Fob_acaf96_image-0553642-20210714-ob-aabbf8-kubo2.jpg)
/image%2F0553642%2F20220201%2Fob_8a18a0_image-0553642-20210529-ob-0b4b37-lmoa.png)