21/02/2022
En Prymorske, vilaĝeto de fiŝkaptistoj en la regiono de Mariupolo (Ukrainio), la streĉitecoj inter Kievo kaj Moskvo havas gravajn konsekvencojn. Ili revigligas dolorajn memoraĵojn pri la milito en Donbaso, en 2014.
Por atingi tiun plaĝon de la Azova maro kaj la kabanojn de fiŝkaptistoj, necesas trapasi limpasejon, zigzagi inter la betonblokoj metitaj sur la vojoj kaj laŭiri minkampojn.
La frontlinio situas kelkajn kilometrojn for, kaj la militistoj regas la sektoron. Ili kontrolas la dokumentojn. Mykola Vasilovitch, 71-jara, atendas nin aliflanke, en Prymorske. La emerita fiŝkaptisto plene suferas pro la krizo kun Rusio.
Dum Moskvo premas sur Kievo per dekoj da miloj da soldatoj deplojitaj, kaj ke la konflikto en Donbaso spertis novan ekkreskon de perforto, Mykola Vasilovitch tenas firme sian bastonon. Tiu viro, kun klaraj okuloj kaj laca vizaĝo, vivas en tiu vilaĝo de fiŝkaptistoj situante sude de Donbaso, en la regiono de Mariupolo.
En 2014, li ĉion perdis : bombadoj balais la vivon, kion li konstruis. « Mi havis du uzinojn da konservaĵoj, du uzinojn da ŝipkonstruado kaj faris bredadon de sturgoj. Pro la milito, ĉio estis detruita » li rakontas, laŭte pro la vento. « Ĉio ĉi ne konvenas al mia koro », li asertas, metante sian manon sur ĝin. « Mi devis suferi operacion. »
La laboro fariĝis multe pli malfacila pro la rusia-ukrainaj streĉitecoj, laŭ li.
« Ni havis pasejon laŭ 20 kilometroj, kien ni povis iri por fiŝkapti, ĉar tie estis profunda akvo », li memoriĝas.
« Nun, la rusoj metis siajn ŝipojn : ne grandajn ŝipojn sed militajn ŝipojn. Tamen la maro estas komuna bieno ! ». Konsekvenco : « La junuloj ne plu volas fari tiun metion, ĝi estas tro malfacila, li certigas. Ili foriras for por pli bona vivo. »
La bombadoj kaj la daŭraj pafoj en la regiono maltrankviligas lin. « Ni aŭdas ilin ĉiam. » Li tamen estas regule informita pri la rusflanka situacio. « Mi parolas kun tiuj, kiuj estas surloke, aliflanke de la landlimo. Mi konas multajn homojn, kiuj laboris por mi antaŭe. Ili konas min kaj ni interkomunikas ĉiutage. Ili diskrete diras al mi, kio prepariĝas ». Laŭ li, solduloj kaj rusaj instruktoroj estas instalitaj. « Mi ne deziras militon », li petas retenante siajn larmojn kaj kroĉiĝante al sia bastono.
« Kion Putino havas en la cerbo ? Neniu scias ! »
/image%2F0553642%2F20220221%2Fob_5b02db_6312534-4x3-940x705.png)
https://it.euronews.com/2022/02/13/russia-esercitazioni-con-missili-nel-mar-nero-e-nel-mar-d-azov
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=6aOrBTlmF2U
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=Z3jam6wOVng
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=Vow6SyngOog
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=DV9h7CFSOuE
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=nZMj7fD7wSQ
/image%2F0553642%2F20220221%2Fob_f34506_donbaso.jpg)
/image%2F0553642%2F20220221%2Fob_08d0ec_por-rusiaj.jpg)
/image%2F0553642%2F20220221%2Fob_b6860c_tataroj.jpg)