Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2022 2 08 /02 /février /2022 17:27
LAMBERT COLEMAN / HANS LUCAS / AFP

08/02/2022

Tri jarojn pasis sen vera pluvsezono, kaj la regiono registras siajn plej sekajn kondiĉojn de post 1981, laŭ la Monda Nutraĵa Programo.

La Korno de Afriko spertas sian plej gravan sekecon de antaŭ jardekoj.

Pro tio, 13 milionoj da personoj en Kenjo, Somalio kaj Etiopio frontas gravan sekecon, alarmas la Monda Nutraĵa Programo mardon la 8an de februaro. La UN-agentejo alvokas al « tuja humanitara agado » por eviti ripeton de krizo kiel tiu, kiu okazis en Somalio en 2011, kiam 250 000 personoj mortis pro malsato dum daŭra sekeco.     

« La rikoltoj ruiniĝas, la brutaro mortas kaj malsato kreskas. Ripetataj sekecoj suferigas la Kornon de Afriko », eksplikas Michael Dunford, direktoro de la Monda Nutraĵa Programo, en komunikaĵo.

Dum la regiono travivis tri jarojn sen vera pluvsezono kaj registris siajn plej sekajn kondiĉojn de post 1981, la sekeco detruis kulturojn, kaj kaŭzis bestan mortecon « nenormale » altan, devigante la kamparanajn familiojn, kiuj vivtenas sin per bredado kaj agrikulturo forlasi siajn hejmojn.

Laŭ la Monda Nutraĵa Programo, 327 milionoj da dolaroj necesas por respondi al la tujaj bezonoj dum la ses venontaj monatoj, kaj helpi la paŝtistajn komunumojn fariĝi pli resiliencaj fronte al la ripetitaj klimataj ŝokoj.

Laŭ la spertuloj, la ekstremaj meteologiaj eventoj okazis kun kreskanta ofteco kaj intenseco pro la klimata ŝanĝiĝo, kaj plej suferas Afriko, dum ĝi estas la kontinento, kiu malpli kontribuas al la plivarmiĝo de la planedo.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }