Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2022 1 28 /02 /février /2022 21:17

28/02/2022

De post 2014, Ukrainio rezistas al la agreso de la Federacio de Rusio (FR)

Post tiu agreso, la Ukraina Krimeo estis aneksita, partoj de la regionoj de Lugansko kaj Donecko en Ukrainio estis okupaciataj. Dum la ok lastaj jaroj da agreso de la FR, Ukrainio perdis dekojn da miloj da homaj vivoj, pli ol 1,5 miliono da niaj civitanoj estis devigataj fariĝi delokitaj personoj interne de la lando.

Samtempe, la milito kaj la minaco je grandskala invado damaĝas la ukrainian ekonomion. Tio estigas perdon de industriaj instalaĵoj kaj infrastrukturoj en la okupaciataj teritorioj, kaj haltigoj de investoj. Ĉio ĉi havas konsekvencojn por la resursoj kaj la vivkondiĉoj de la laboristoj, kiuj luktas por paco kaj demokratia disvolvado de sia lando.

La prezidento de la Federacio de Rusio, V. Putin, per sia dekreto de la 21a de februaro, agnoskis la memproklamitajn respublikojn de Lugansko kaj Donecko, kiel suverenajn kaj sendependajn Ŝtatojn.  

La agnosko de tiuj memproklamitaj respublikoj konsistigas malobservadon de la internacia juro kaj detruadon de la sekureca sistemo, kiu estis starigita post la Dua Mondmilito kaj la disfalo de USSR, kaj malobservadon de la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integriĝo de Ukrainio per la efektiva eliro de FR el la akordoj de Minsko.

Krome, la 21an de februaro, la Federacio de Rusio komencis enirigi oficiale rusiajn trupojn en la teritorion okupaciatan de la regionoj de Lugansko kaj Donecko en Ukrainion. (la rusaj dungosoldatoj kaj la profesiaj fortoj, kiuj surhavas identigilojn de la armeaj fortoj de la memproklamitaj respublikoj de Lugansko kaj Donecko jam estis kontraŭleĝe deplojitaj sur la okupaciataj teritorioj).

La ukrainiaj armeaj fortoj respektas strikte la reĝimon pri batalhaltigo. Ili kondukas neniun militan aŭ kontraŭleĝan agon en la okupaciataj teritorioj. Samtempe, sur la teritorio kontrolita de Ukrainio, civiluloj de la regionoj de Donecko kaj Luhansko suferas de semajno senĉesajn artileriajn pafojn devenantajn de la okupaciataj teritorioj.      

Krome, la FR kondukas teruran kampanjon por senkreditigi la ukrainian armeon disvastigante amasajn misinformojn, provokojn, bombadojn sub falsa flago en la regionoj de Lugansko kaj Donecko cele al okazo de milito por komenci grandskalan agreson.  

La oficiala sinteno de Ukrainio, kiu estis plurfoje anoncita, baziĝas sur serĉo de politika kaj diplomatia vojo por la reveno de la okupaciataj teritorioj. 

Nome de la sindikataj organizaĵoj, ni esprimas nian profundan dankemon al la landoj, organizaĵoj, politikuloj kaj personoj, kiuj subtenis Ukrainion dum ĉiuj ĉi jaroj.

Ni petas de la sindikatoj kaj publikaj organizaĵoj, ke ili provizu solidaran subtenon al la ukrainia popolo en sia lukto kontraŭ la agreso de la RF, kaj malhelpu grandskalan militon en Eŭropo, kiu povus tuj ŝanĝi la modelon de disvolviĝo de la eŭropaj landoj kaj la arkitekturo de la tutmonda ordo.   

Ni petas de vi diskonigi la Deklaracion de la Ukrainiaj sindikatoj en la sindikataj retejoj, sociaj retoj kaj tujmesaĝiloj.

La ukrainia popolo rezistos kaj venkos en la lukto por sia sendependeco, sia teritoria integriĝo kaj sia civiliza elekto. 

Subskribintaj sindikatoj : 

  • Laboristoj de la nukleaj industrio kaj energio de Ukrainio
  • Sindikatoj de la laboristoj en metalurgiaj kaj minaj industrioj de Ukrainio
  • Sendependa sindikato de la ministoj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la laboristoj en energio kaj elektroteknika industrio de Ukrainio
  • Unuiĝo de la laboristoj en la petrola kaj gasa industrioj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la laboristoj en kemia kaj petrokemia industrioj de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en la konstruado de aviadiloj kaj maŝinoj de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en la defenda industrio de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en radio, elektroniko kaj mekaniko de Ukrainio   
  • Sindikato de la laboristoj en aŭtomobilo kaj agrikultura maŝinaro
  • Sindikato de la mekanika konstruado kaj metalurgio de Ukrainio
  • Unuiĝo de la Ŝtataj dungitoj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la sanlaboristoj de Ukrainio
  • Sindikato de la municipa ekonomio, loka industrio, servoj al la popolo de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en gasaj instalaĵoj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la socialaj laboristoj de Ukrainio  
neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }