Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 février 2022 6 12 /02 /février /2022 22:16
Donetsk, Ukraine ©Reuters

12/02/2022

Laŭ multaj eŭropaj ŝtatestroj, grava konflikto povus okazi sur la teritorio de Donbaso, interalie en la memproklamita Respubliko de Donecko. Se la loĝantoj esprimas sian lacecon post jaroj da konfliktoj, la separatismaj ĉefoj, ofte priskribitaj kiel pilotataj de Rusio, plu estas absorbata de la milita demando.

Kion oni vidas unue, kiam oni trairas la tre prigardatan limpasejon de Rusio al la memproklamita Respubliko, estas la longaj vicumoj. Sakoj, pakaĵoj… Multaj loĝantoj estas ŝarĝitaj per ĉiuj varoj, kiujn oni ne trovas sur tiu teritorio.

Grandaj internaciaj entreprenoj ne ekzistas en Donbaso : por sin provizi en vestaĵoj aŭ kurantaj konsumproduktaĵoj, necesas do iri al Rusio.

Ankaŭ bankoj ne ekzistas, necesas pagi per moneroj aŭ biletoj, kaj nur telefonoperatoro estas surloke. Pro tio, la vivnivelo suferas, kaj la ĉiutaga vivo disvolviĝas sub la pezo de tiu konflikto.

Krom semajnfine, Donecko spertas elirblokadon de antaŭ ok jaroj.

Je la 23a horo, ĉio fermas kaj la urbo estas plonĝita en mallumon. Eĉ se la frontlinio estas nun priskribita kiel relative kvieta, la artileriaj pafoj plu resonas, ekde kiam ni alproksimiĝas je kelkaj kilometroj. Multaj domoj plu estas detruitaj kaj neloĝataj en tiu zono ; la aŭtoritatoj provas konservi ŝajnigojn, sed la homoj ĉefe aspiras al normala vivo.

 

Civitanoj de lando, kiu ne ekzistas

Ili dezirus statuson, agnokistajn diplomojn, pasporton, kiu ebligas vojaĝi… Laŭ la loĝantoj de Donecko kaj ties regiono, esti la civitano de lando, kiu ne ekzistas estas malfacile. Ili estas pli kaj pli multnombraj, kiuj adoptas rusian pasporton, 400 000 laŭ la lastaj taksadoj. Kelkaj voĉoj en Moskvo eĉ proponis en januaro alligitecon al Rusio.

Tion ne planis Kremlo, kaj la separatisma ĉefo Denis Puŝilin ja scias tion : « Tio estas kompleksa demando, kaj decido povas esti adoptita de Rusio nur enkalkulante ĉiujn aspektojn de la geopolitika situacio. », li elturniĝis dum gazetkunsido en Donecko.      

La estro de la memproklamita Respubliko montriĝas pli rekta, kiam temas pri milita helpo. Ĝi estis elvokita de pluraj kadroj de la partio, kiu regas ĉe la rusia Parlamento.

« Vidante kiom da armiloj eniras nun sur la ukrainian teritorion, tio ne estus superflua, li asertas. Tio ebligus reekvilibrigi la situacion kaj subteni la Republikon elde Rusio. »

Plano de ĝenerala mobilizado ne estas antaŭvidata, male insistas la estro.

La loĝantaro plu vivas, ĉiutage, meze de artileriaj pafoj, kiuj resonas malproksime.     

03/03/2015

Ukrainio : pli ol 6.000 mortintoj de post la komenciĝo de la konflikto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/ukrainio-pli-ol-6-000-mortintoj-de-post-la-komenco-de-la-konflikto.html

26/04/2014

Ukrainio : Naciistoj el ĉiuj flankoj, ni deziras pacon !

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/ukrainio-naciistoj-el-ciuj-flankoj-ni-deziras-pacon.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }