24/02/2022
Pasintan mardon, raporto de NeRegistara Organizaĵo informis, ke grandaj grupoj petis de la brazila registaro permesilojn pri minaj ekspluatadoj en indiĝenaj teritorioj, kvankam lanĉo de tiuj aktivecoj plu estas malpermesita.
La brazila prezidento Jair Bolsonaro ĉiam montriĝis favora al la mina kaj agrikultura ekspluatado en la indiĝenaj teroj. Li ja subskribis komence de la monato leĝprojekton, celante meti finon al la malpermeso pri ekspluatado de tiuj teroj.
La minaj kompanioj do prepariĝas al plivastigo de siaj aktivecoj en Brazilo. Naŭ inter ili petis permesilojn, laŭ raporto de la NRO Amazon Watch.
Inter tiuj grandaj grupoj figuras la brita "Anglo American", la kanada "Belo Sun" aŭ la brazila "Vale", kiuj estos financitaj de internaciaj bankoj kaj investistaj fondusoj. La banko "Crédit Agricole", citita en la raporto kaj denuncita kiel ĉefa financisto refutis tiujn akuzojn. La franca banko certigas, ke ĝi financas neniun minprojekton en Amazonio.
La vivo de la popoloj el la arbaroj estas minacitaj
« La mediaj damaĝoj kaj la minacoj kontraŭ la vivo de la popoloj el la arbaroj fare de la minaj aktivecoj estas brutalaj, kaj pligraviĝis dum la administrado de Bolsonaro », deklaris Ana Paula Vargas, direktorino de la programo pri Brazilo ĉe "Amazon Watch".
La indiĝenaj triboj kondamnas tiujn agojn certigante, ke ili neniam estis konsultitaj. Ili denuncas la senarbarigon ligitajn al la minekspluatado en Amazonio, kiu kreskis je 62% kompare kun 2018, jaro kiam la prezidento estis elektita.
18/01/2020
Brazilo: la indiĝenaj gvidantoj denuncas «projekton de genocido» fare de la registaro