Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2022 7 06 /02 /février /2022 22:03
AFP/NELSON ALMEIDA

06/02/2022

Ĉi-sabaton en Brazilo, pluraj manifestacioj okazis en la tuta lando, postulante justicon post la morto de Moïse Kabagambe. Tiu juna kongano 24-jara estis frapita ĝismorte sur plaĝo de Rio-de-Ĵanejro.

Giganta portreto de Moïse Kabagambe estis starigita antaŭ la trinkejo, en kiu li laboris sur la plaĝo Barra da Tijuca. Li estis mortigita, ĝuste kiam li venis peti sian malfruan salajron.

« Ĉu postuli sian rajton estas krimo ? Por laboro plenuminta kaj salajro ŝuldita, li estis perforte linĉita », diras Wilfried, kongano de Demokratia Respubliko Kongo, kiu loĝas en Brazilo de antaŭ kvin jaroj.

 

« Justico »

Apude, Keto desegnis per globkrajono la portreton de Moïse sur afiŝtabulo, kaj skribis mesaĝon : « Mi skribis "mi postulas justicon por mia frato Moïse", nur tion. La plej valora vorto estas ja justico ». Moïse estis honesta laboristo, ripetas la manifestaciantoj.      

Kiel konga rifuĝinto, Darcy suferas ĉiutagan rasismon : « Mi spertis tre malfacilajn situaciojn… kelkaj diris al mi " ni mortigos vin, frapos vin, reiru al via lando ! Kion vi faras ĉi tie ?  Vi ŝtelas nian laboron !" ».

 

Aresto de tri personoj

En tiu homamaso, troviĝas ankaŭ Brazilanoj. Andrea memorigas, ke juna nigrulo mortas ĉiun 23-an minuton en Brazilo ! « Tio, kio okazis al Moïse ne estas escepto, tio okazas multmaniere, ĉiutage, je iu ajn momento, en tuta Brazilo ».

La polico arestis tri personojn implikitajn en la agreso, kaj la enketo daŭras.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }