Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2022 2 22 /02 /février /2022 21:59
REUTERS/Stringer/File Photo

22/02/2022

Rusio, Ĉinio kaj Serbio plu armis la birman ĥunton, denuncis Unuiĝintaj Nacioj, dum pli ol 1 500 civiluloj estis mortigitaj de post la milita puĉo la 1an de februaro 2021.

Rusio, Ĉinio kaj Serbio plu provizis armilojn al la birma ĥunto, kiuj estis utiligitaj por ataki civilulojn de post la puĉo, denuncis mardon la speciala raportisto de UN, Tom Andrews.

La speciala raportisto de UN alvokis al urĝa kunvoko de la Konsilio de sekureco por « adopti rezolucion, kiu minimume malpermesu tiujn armilajn transdonojn, kiujn la birmaj militistoj uzadas por ataki kaj mortigi civilulojn », laŭ komunikaĵo.             

« Malgraŭ la pruvoj pri abomenindaĵoj plenumintaj de la ĥunto en plena nepuniteco de post la pasintjara puĉo, Rusio kaj Ĉinio, membroj de la Konsilio de sekureco plu provizis la birman militan ĥunton per multaj ĉasaviadiloj kaj kirasveturiloj », substrekas Tom Andrews aldonante, ke dum la sama periodo, « Serbio permesis eksportadojn de rakedoj kaj artileriaĵoj al la birmaj militistoj ».

 

Neniu lando « ne povas ignori aŭ almenaŭ suspekti »

Li elvokas interalie la militaviadilojn JF-17 aŭ misilojn, raketojn, obusojn kaj aliajn municiojn. Laŭ la speciala raportisto, neniu el la landoj, kiuj provizis tiujn armilojn « ne povas ignori aŭ almenaŭ suspekti », ke de almenaŭ la jaro 2018 la armiloj venditaj al Birmo estas utiligitaj en atakoj kontraŭ civiluloj malobserve al la internacia juro.

De februaro 2021, pli ol 1 500 civiluloj estis mortigitaj kaj pluraj centoj da miloj delokitaj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la ĥunto subpremante perforte la protestmovadon. UN enketas pri masakroj de vilaĝanoj kaj pri centoj da domoj incendiitaj.

Ĉar Ĉinio kaj Rusio estas konstantaj membroj de la Konsilio de sekureco kaj havas do rajton vetoi, rezolucio favore al embargo kaj ekonomiaj punoj havas malmulte da bonŝanĉo efektiviĝi.    

04/12/2021

Birmo : laŭ Human Rights Watch, la birmaj sekurecaj fortoj plenumis intencan masakron  la 14an de marto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/birmo-lau-human-rights-watch-la-birmaj-sekurecaj-fortoj-plenumis-intencan-masakron-la-14an-de-marto.html

08/03/2021

Birmo: la mobilizado kontraŭ la puĉistoj ne malintensiĝas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/birmo-la-mobilizado-kontrau-la-pucistoj-ne-malintensigas.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }