Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 février 2022 3 09 /02 /février /2022 16:41
RYAD KRAMDI / AFP)

09/02/2022

La movado komenciĝis la 28an de januaro 2022 en la malliberejo de El-Harrach, sed la malstrikantoj estis disigitaj en plurajn malliberejojn de la lando.

Ne malpli ol kvardek malliberuloj komencis la 28an de januaro malsatstrikon en la malliberejo de El-Harrach en Alĝero, por denunci siajn enkarcerigitajn kondiĉojn. Ili protestas ankaŭ « kontraŭ la falsaj akuzoj kaj la nepravigitaj plidaŭrigoj de siaj provizoraj enkarcerigoj », skribas la advokato Abdelghani Badi en sia fejsbuka paĝo.

 

Enkarcerigitaj pro opinio

Plejparte atendas sian proceson de pluraj monatoj : « Ili forpuŝas la akuzojn pri terorismo, kiuj pezas kontraŭ ili surbaze de la artikolo 87bis de la punkodo », dum « ili estas nur civitanoj, kiuj esprimis sian opinion », asertas Abdelghani Badi.

Dudek tri el ili estis translokitaj la 2an de februaro 2022 al aliaj malliberejoj de la regiono, laŭ la Alĝeria ligo pri defendo de Homaj rajtoj.

« Konsekvencoj : unue, tio malproksimigos la enkarcerigitojn de siaj advokatoj, kaj poste malfavoros la familiojn de detenitoj, kiuj devos fari longajn vojaĝojn por viziti ilin », deklaras  la advokato Abdellah Haboul, aktivulo ĉe la Komitato pri defendo de la detenitoj.

Laŭ S° Haboul, « kiam temas pri akuzata malliberulo, lia transloko povas okazi nur post la decido de la jurisdikcio, kie li estas persekutita ».

 

Ekrompi la malsatstrikon

Li substrekas, ke « temas kompreneble pri politika celo : ekrompi la elanon de tiu striko ». La alĝeriaj aŭtoritatoj timas ankaŭ revenon de la protestado proksime de la tria datreveno de la Hirako.

Hodiaŭ, ne malpli ol 300 personoj akuzataj pri atenco kontraŭ la sekureco de la Ŝtato, atenco kontraŭ integreco de la teritorio, kaj ribelinstigaj agadoj, ktp., stagnas en la malliberejoj de la lando. Plejparte estas persekutataj, simple ĉar ili esprimis opinion per interalie publikigaĵoj en la sociaj retoj.     

https://www.francetvinfo.fr/monde/afrique/politique-africaine/algerie-une-quarantaine-de-detenus-du-hirak-en-greve-de-la-faim_4949955.html

https://www.youtube.com/watch?v=2QzJ5pIplwk

27/02/2021

Alĝerio: La semajnaj manifestacioj de la Hirako rekomenciĝas, post jaro da sanitara interrompo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/algerio-la-semajnaj-manifestacioj-de-la-hirako-rekomencigas-post-jaro-da-sanitara-interrompo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }