Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 janvier 2022 4 13 /01 /janvier /2022 22:27
AP Foto/Martin Meissner

13/01/2022

La Neegistara Organizaĵo "Human Rights Watch" salutis la « historian » verdikton kontraŭ eks-kolonelo de la siriaj spionservoj, kondamnita ĵaŭdon de la germana justico je porĉiama malliberejo pro krimo kontraŭ la Homaro.

« Tio vere estas historia », komentis la ekzekutiva direktoro de HRW, Kenneth Roth, al la ĵurnalistoj en Ĝenevo, post tiu unua proceso en la mondo, ligita al la mistraktatoj atribuitaj al la reĝimo de Baŝar Al-Asad.

« Torturo kaj murdo en malliberejo, pro kio li estis kulpigita, estas ŝlosita elemento de la operaca modo de la registaro Asad », li argumentis.

La kortumo de Koblenco (Okcidento) agnoskis la kulpecon de Siriano Anwar Raslan, 58-jara, pri la morto de malliberuloj kaj torturo de miloj da aliaj personoj en sekreta detencentro de la potenco en Damasko, inter 2011 kaj 2012.

Tiu proceso, duonpartigita, jam kondamnis la 24an de februaro 2021 subalternulon, eks-membron de la spionservoj je kvar jaroj kaj duono da malliberejo pro « kompliceco de krimoj kontraŭ la Homaro ».

« Pro la vetooj rusia kaj ĉina, la Konsilio pri sekureco de UN ne povis aperigi la aferon ĉe la Internacia punkortumo, por ke ĝi juĝu tiujn abomenindaĵojn », substrekis S° Roth.       

« Sed tre grava alternativo plu ekzistas, kiu konsistas en aperigo de la afero ĉe la naciaj jurisdikcioj, kaj uzi la principon de universala kompetenteco, kiu ebligas juĝi la militkrimojn kaj la amasajn abomenindaĵojn », li aldonis.    

Kaj li salutis la « avangardan » rolon de Germanio : « Jen kion faris la germana registaro. Ĝi ekprocesis kontraŭ torturo, kaj tiu ĉi ĵus finiĝis ».

La estro de HRW kuraĝigis la aliajn landojn, ke ili sekvu la germanan ekzemplon kaj memorigis, ke ili povas kalkuli pri la helpo de la "Internacia senpartieca kaj sendependa Mekanismo taskita pri kolekto de pruvoj koncerne militkrimojn en Sirio". Tiu mekanismo de UN bazita en Ĝenevo estas taskita faciligi la enketojn pri la plej gravaj malobservadoj plenumintaj en Sirio, kaj pilotata de la franca juĝistino Catherine Marchi-Uhel.

25/02/2021

Sirio: eks-agento de la reĝimo de Baŝar Al-Asad estis kondamnita en Germanio dum historia proceso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/sirio-eks-agento-de-la-regimo-de-basar-al-asad-estis-kondamnita-en-germanio-dum-historia-proceso.html

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }