/image%2F0553642%2F20220115%2Fob_83b6f2_53361208-2269821563069471-265205366574.jpg)
15/01/2022
Post la murdo de flegisto en la kampadejo Al-Hol, norde de Sirio, UN deklaris sin maltrankvila pro la kreskado de perfortoj en tiu kampadejo de rifuĝintoj kaj delokitoj, nord-oriente de Sirio. Ĝi postulis aranĝojn por solvi la nunajn problemojn pri sekureco.
Imran Riza, la kunordiganto de UN, kiu rezidas en Sirio, kaj la humanitara regiona kunordiganto por Sirio, Muhannad Hadi esprimis sian malĝojon post la tragika morto de kurda humanitara laboristo mortigita de armita atako kontraŭ sancentro de la kampadejo Al-Hol.
La incidento okazis la 11an de januaro. Armita viro eniris la sancentron kaj mortigis membron de la personaro de la humanitara kurda organizaĵo ruĝa lunarko.
En komunikaĵo publikigita de la "Buroo de UN por Kunordigado de la humanitaraj aferoj", ambaŭ respondeculoj de UN kondamnis la « abomenindan » atakon kaj substrekis, ke la sekureca situacio nord-oriente de Sirio plu estas netolerebla.
Riza kaj Hadi kondolencis la familion kaj la proksimulojn de la viktimo « nome de la tuta humanitara komunumo en Sirio » kaj petis de « ĉiuj influpovaj partoj, ke ili adoptu adekvatajn aranĝojn por ebligi sekuran kaj efikan alkondukon de la humanitara helpo ».
Dum la pasinta jaro, la kampadejo Al-Hol spertis signifan kreskadon de perforto, kun serio de krimaj atakoj. De januaro 2021, precizigas la komunikaĵo, UN ricevis raportojn menciantajn 90 murdojn de siriaj kaj irakaj loĝantoj de la kampadejo, inter kiuj du humanitaraj laboristoj. Multaj personoj estis aliparte grave vunditaj.
Memorigante, ke Al-Hol estas la plej vasta kampadejo de rifuĝintoj kaj delokitaj personoj en Sirio, kun ĉirkaŭ 56 000 personoj, inter kiuj duono estas malpli 18-jara, la komunikaĵo bedaŭras tiujn perfortojn, kiuj « submetas la rezidentojn al ekstrema streĉo. Tio malutilas al ilia mensa sano kaj longdaŭraj perspektivoj ».
Ĝi konkludas tiel : « Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj humanitaraj organizaĵoj plu estas decidemaj mobilizi kaj alkonduki regule vivnecesan helpon esencan al la kampadejo, sed povas fari tion efike nur kondiĉe, ke aranĝoj estu adoptitaj por solvi la persistajn problemojn de sekureco. La civiluloj en Al-Hol bezonas solvojn dignajn, klerajn kaj daŭripovajn. La Ŝtat-membroj engaĝiĝu kaj estu daŭra parto de la respondo. Ni devontigu labori kolektive pri solvo de tiu problemo, kaj defendi rajtojn, dignecon kaj humanecon de ĉiu personoj, kiu vivas en Al-Hol ».
/image%2F0553642%2F20220115%2Fob_047729_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html