Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2022 3 26 /01 /janvier /2022 22:17
Foto : picture-alliance

26/01/2022

La polaj aŭtoritatoj oficiale lanĉis la konstruadon de nova barilo ĉe la landlimo kun Belorusio por malhelpi la kontraŭleĝajn migrantojn eniri sur la eŭropan teritorion.

La nombroj sendube estas malpli impresaj ol dumaŭtune, sed hodiaŭ, kontraŭleĝaj migrantoj plu transpasas la landlimon inter Belorusio kaj Pollando. Tiu situacio estas denuncita de post multaj monatoj de Varsovio kaj Eŭropa Unio. Ili akuzas Minskon, ke ĝi kreis novan migradvojon kaj kuraĝigas, eĉ manipulas tiun alfluadon de migrantoj, kiuj direktiĝas al la orientaj landlimoj de Eŭropo.

Pollando ĉiam rifuzis helpon de Bruselo, kiu proponis sendi la eŭropan agentejon "Frontex" por partopreni al la prigardado de tiu landlimo. Varsovio deziras konservi la kontrolon de sia landlimo kaj do decidis lanĉi ĉi-marde la konstruadon de muro.

Konkrete, temas pri nova metalbarilo kvin metrojn alta, 180 kilometrojn longa. La landlimo inter ambaŭ landoj sumas 418 kilometrojn. La muro estos ekipita per kameraoj kaj movdetektiloj por helpi la ĉebordan gardistaron malhelpi la kaŝajn pasadojn. Ĝi kostos ĉirkaŭ 353 milionojn da eŭroj kaj estos finita en junio.

« La lokoj de la konstruaĵo ne estis precizigitaj. La belorusaj servoj certe atendas tion por sendi tien grupojn de migrantoj, do pro sekurecaj kialoj, ni ne mencias la precizajn lokojn », deklaris porparolanto de la polaj ĉebordaj gardistoj.

 

La lasta praarbaro de Eŭropo

Tiu konstruaĵo levas maltrankviliĝon, interalie inter la NeRegistaraj Organizaĵoj, kiuj helpas la migrantojn. Tiuj ĉi tute ne plu povos peti azilon, ĉar neniu rimedo por transpasi la landlimon plu ekzistas.     

Ankaŭ la defendantoj pri medio maltrankviliĝas, ĉar la koncernata zono estas vasta arbara areo konsiderata kiel unu el la lastaj aŭ eĉ la lasta praarbaro de Eŭropo kaj listigita en la monda heredaĵo de Unesko. La  medidefendantoj efektive timas malutilajn efikojn de tiu barilo por la faŭno kaj flaŭro en tiu arbaro, kie loĝas interalie bizonoj kaj lupoj. 

Krizo inter Varsovio kaj Minsko

Miloj da migrantoj, venintaj plimulte de Mezoriento, interalie de Iraka Kurdio, Sirio kaj Libano, ankaŭ Afganio, provis pasintjare trapasi la polan landlimon por atingi la teritorion de EU. Kelkaj sukcesis trapasi kaj plejofte daŭrigis sian vojaĝon al Okcidenta Eŭropo.       

Je kulmino de la krizo, Pollando kreis ĉe la landlimo specialan zonon fermitan al la humanitaraj NROj kaj al la mediatoj, konstruis barilojn kaj pikdratojn, kaj sendis milojn da soldatoj por helpi la ĉebordajn gardistojn. Tiuj ĉi ricevis ordonon forpuŝi la migrantojn al la belorusia teritorio.

Tiuj aranĝoj, kaj la morto pro malvarmo aŭ malsato de ĉirkaŭ dek du migrantoj en la polaj arbaroj, kaŭzis viglan debaton en Pollando inter defendantoj de la nacia landlimo, kiu estas ankaŭ tiu de UE, kaj la defendantoj de Homaj rajtoj. Tiuj ĉi postulas por la migrantoj la rajton pri azilo, kaj ke ili ne estu repuŝitaj atendante, ke tiu peto estu ekzamenita.

Ĉi-marde, la ĉebordaj gardistoj menciis, ke ili registris 17 kontraŭleĝajn enirojn dum la lastaj 24 horoj.     

21/11/2021

Manifestacio kontraŭ la sinteno de la pola registaro fronte al la migradkrizo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/manifestacio-kontrau-la-sinteno-de-la-pola-registaro-fronte-al-la-migradkrizo.html

09/11/2021

Migrantoj ĉe la landlimo kun Pollando : kion ludas Belorusio ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/migrantoj-ce-la-landlimo-kun-pollando-kion-ludas-belorusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }