Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2022 6 29 /01 /janvier /2022 22:27

29/01/2022

Kvindek jarojn post la murdo de dek kvar katolikaj nord-irlandaj manifestaciantoj en Derry, surloka gazeto primemoras la heroecon de Paddy Walsh, elirinta sub la britaj kugloj, provante savi unu el la viktimoj de la Sanga Dimanĉo (Bloody Sunday), Patrick Doherty.

La intensa kaj okulfrapa bildo okupas la tutan frontpaĝon de la "Derry Journal", vendredon 28an de januaro, du tagojn antaŭ la kvindeka datreveno de la masakro plenuminta de la brita armeo en la dua plej granda urbo de Nord-Irlando.

Ĉi-dimanĉon 30an de januaro 1972, la paraŝutistoj pafas al pacema homamaso de katolikaj civiluloj. La ĉefa postulo de la manifestaciantoj estas ĉesigo de la administra senprocesa enkarcerigo de ĉiuj suspektitoj – interalie aparteno al la Irlanda Respublikana Armeo (IRA).

La aktivuloj por la civitanaj rajtoj luktas samtempe por akiri samajn rajtojn ol la protestantaj Nord-Irlandanoj, plimultaj ene de tiu teritorio, kunligita al la brita monarkio.              

Sume, dudek ses personoj estas trafitaj de la pafoj. « Multaj el ili fuĝis kaj ricevi kuglojn en la dorson ». Dek tri personoj, inter kiuj Patrick Doherty mortis. « Kelkajn tempojn poste, dek kvar personoj mortis pro siaj vundoj », precizigas la ĵurnalo de Derry, katolika kaj porreuniga influloko de la insulo, situanta proksime de la irlanda landlimo.

 

Unu el la plej teruraj tagoj de la Tumultoj

En la « memora » eldono dediĉita al la datreveno de la masakro, la duonsemajna gazeto emfazas la atestojn de la elsaviĝintoj kaj proksimuloj de la viktimoj, kaj la marŝadon antaŭviditan venontan dimanĉon por marki la eventon.

« La familioj atendis plurajn jardekojn, antaŭ ol la britaj aŭtoritatoj sin ekskuzu », memorigas la "Derry Journal".

Kelkajn monatojn post la faktoj, tre kontestita enketo certigis, ke la soldatoj rebatis al pafoj venintaj de la homamaso.

Tiuj konkludoj estis definitive dementitaj de nova esplorado, fermita en 2010.

« La enketo konfirmis tion sciatan de ĉiuj : la militistoj pafis la unuaj al nearmitaj civiluloj. »

Poste, la ĉefministro David Cameron elvokis agojn « nepravigitajn kaj ne pravigeblajn », kiam li prezentis ekskuzojn nome de la brita registaro.

Tiu « Sanga Dimanĉo » konsistigas « Unu el la plej teruraj tagoj de la Tumultoj » dum la nord-irlanda konflikto de 1968-1998, asertas la "Derry Journal".

Kaj ĝi petas de siaj legantoj, sub la foto de Paddy Walsh kaj Patrick Doherty, « neniam forgesi ».

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }