Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2022 2 11 /01 /janvier /2022 22:13

11/01/2022

La sahara aktivulino pri Homaj rajtoj Sultana Khaja petis intervenon de la internacia komunumo, ke ŝi ricevu helpon fronte al la sieĝo, kion ŝi suferas de antaŭ 461 tagoj ĉe sia hejmo en la urbo Bujduro, fare de la aŭtoritatoj de la maroka okupacianto.       

Sultana Khaya deklaris, ke ŝi « suferas kun sia familio striktan polican prigardadon, ke eliroj kaj familiaj vizitoj estas al ŝi malpermesataj ». La okupaciantaj fortoj ankaŭ malhelpas la aktivulinon, ke ŝi eliru por medicinaj flegadoj.

La aktivulino ankaŭ precizigis, ke ŝia familo « estas senigita je akvo kaj elektro » kaj substrekis samkuntekste, ke la fortoj de la maroka okupacio uzadas nehumanajn rimedojn por turmenti ŝin, ĉar ŝi persiste hisas la flagon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR) sur la tegmento de sia hejmo por reaserti la fidelecon de la sahara popolo je sia rajto al memdecido kaj sendependeco.

Sultana Khaya substrekis krome, ke « pro la represiaj atakoj, kiujn kondukas regule la marokaj sekurecaj fortoj kontraŭ ŝia hejmo en Bujduro, ŝia familio estas senigita je dormo ».

Ŝi ankaŭ aldonas, ke « la marokaj sekurecaj fortoj plu prigardas ŝin por malhelpi ŝian laboron pri dokumentado koncerne iliajn krimojn ». Ŝi petas denove la internacian komunumon, ke ĝi « premu la reĝimon de la maroka administracio, ke tiu ĉi ĉesigu la sieĝon maljuste truditan al ŝi, protektu ŝin kaj la tutan saharan popolon, kiu plu suferas diversajn torturaĵojn ».

La sahara aktivulino alvokis krome la internacian komunumon kaj la organizaĵojn pri Homaj rajtoj, « ke ili prenu siajn respondecojn » kaj « protektu » la saharan popolon, kiu frontas « genocidon » de post la rekomenciĝo de la armita batalo la 13an de novembro 2020, responde al la nekontestebla malobservado de la akordo pri batalhaltigo de 1991 fare de la maroka okupacianto.

« La marokaj malobservadoj ege kreskis », plu diris Sultana Khaya.

Sultana Khaya estis agresita kaj plurfoje seksperfortita, ŝiaj du fratinoj kaj la tuta familia cetero suferis ĉiajn agresojn, perforton kaj turmentadon.

Memorige, la aktivulino kaj ŝia familo estas hejmarestitaj en la okupaciata urbo Bujduro de post la 19a de novembro 2020 pro la ĉiutaga hisado de la nacia flago de la ADSR super sia domo, signo de paca rezistado kontraŭ la neleĝa maroka okupacio.

Pluraj internaciaj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj interpelaciis la Konsilion pri Sekureco de UN, petante de ĝi protekton de la sahara aktivulino Khaya kaj de la sahara popolo, fronte al la marokaj agresoj, dum la okupacianto plu malobservas Homajn rajtojn, sciate de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj restas tute silentaj.                                             

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }