Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2022 6 08 /01 /janvier /2022 22:05

08/01/2022

Almenaŭ mil personoj defiladis sabaton en la parizaj stratoj por omaĝi la tri kurdajn aktivulinojn murditajn en 2013 en la franca ĉefurbo, kaj postuli justicon en tiu neniam juĝita afero, konstatis ĵurnalisto de la franca novaĵagentejo AFP.

« Naŭ jarojn poste, tio estas makulo en la Historio de Francio. Tio ne justas. Ni postulas justicon », deklaris al AFP Agit Polat, porparolanto de la Kurda demokratia konsilo en Francio (CDK-F) kaj unu el la organizantoj de la manifestacio.

Trankvile kaj sub pluvo, la manifestacio iris de la Norda Stacidomo ĝis la placo de la Respubliko, malantaŭ granda flagrubando, sur kio figuris la portretoj de la tri virinoj, kun la skribaĵo « Sen justico, Francio plu restos kulpa ! »

Sakine Cansiz, 54-jara, unu el la fondinto de la Kurdia Laborista Partio (PKK), Fidan Doğan, 28-jara kaj Leyla Şaylemez, 24-jara estis mortigitaj la 9an de januaro 2013 per pluraj kugloj en la kapon.

La manifestaciantoj, akompanataj de pluraj asocioj, elektitoj kaj maldekstraj partioj, portis violkolorajn flagojn kaj kazublojn, sur kiuj figuris la vizaĵoj de la tri aktivulinoj kun la skribaĵo « vero kaj justico ». Ili akuzas la turkajn spionservojn de la MIT kaj la prezidento Recep Tajip Erdoğan, ke ili kulpas pri tiu murdo. « Ni volas justicon », « Erdoğan murdisto », skandis la homamaso.          

En komunikaĵo, la organizantoj de la manifestacio postulas, ke la dokumentoj pri la afero estu malsekretigitaj de la francaj aŭtoritatoj, kaj ke la familioj de la viktimoj estu akceptitaj de la franca prezidento Emmanuel Macron.

Aliaj manifestacioj estas antaŭviditaj en Francio, interalie en Marsejlo, Tuluzo, Strasburgo kaj Bordozo. La enketo en Francio elvokis « implikon » de membroj de la turkaj spionservoj en la triobla murdo, ne menciante komanditantojn. Turkaj mediatoj diskonigis dokumenton prezentitan kiel « misi-ordonon » de la MIT por Omer Güney. Sola suspektito, tiu viro el turka nacieco, arestita en Francio, mortis fine de la jaro 2016 en malliberejo kelkajn semajnojn antaŭ sia proceso, kio nuligis la proceduron kontraŭ li.          

Sed en majo 2019, franca kontraŭ-terorisma juĝisto estis taskita rekomenci la enketon koncerne la komplicecojn en la murdoj.

Juĝa informo estis malfermita pro « kompliceco de murdoj kun terorisma afero » kaj « asociiĝo de malbonfarantoj terorisma kaj krima ».

En januaro 2014, la MIT oficiale dementis ĉian implikon.   

https://www.lefigaro.fr/actualite-france/militantes-kurdes-assassinees-a-paris-manifestations-neuf-ans-apres-20220108

07/01/2018

Francio: miloj da kurdoj postulas justecon por la tri aktivulinoj murditaj en Parizo en 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/francio-miloj-da-kurdoj-postulas-justecon-por-la-tri-aktivulinoj-murditaj-en-parizo-en-2013.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }