Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 janvier 2022 1 17 /01 /janvier /2022 22:23
Allison Joyce/Getty Images

17/02/2022

La NeRegistara Organizaĵo publikigis sian raporton pri la mondaj neegalecoj. La riĉeco de la miliarduloj en la mondo kreskis pli en daŭro de 19 monatoj da pandemio ol dum la lasta jardeko.

De post la komenciĝo de la pandemio, la mondo enkalkulas novan miliardulon ĉiujn 26 horojn.

Tio estas unu el la informoj menciitaj de la lasta raporto pri mondaj neegalecoj publikigita de la organizaĵo "Oxfam", lundon 17an de januaro.

Ni ankaŭ ekscias, ke la riĉeco de la miliarduloj en la mondo kreskis pli en daŭro de  19 monatoj da pandemio ol dum la lasta jardeko.

« En Francio ekzemple, la miliarduloj kreskigis sian riĉecon ĝis 236 miliardoj da eŭroj dum la krizo, eksplikas Quentin Parinello, porparolanto de Oxfam-Francio. Estas klare, ke tio ne okazis danke al la ekonomia aktiveco de la entreprenoj, en kiuj ili havas parton, sed ja ĉar senprecedenca publika subteno okazis responde al la krizo, interalie per injektado de centoj da miliardoj da eŭroj en la financajn merkatojn ».

 

« La neegalecoj inter landoj detruas nian mondon »

Pli ĝenerale, la NRO emfazas « kreskadon de la neegalecoj ekonomiaj, genraj kaj rasaj. La neegalecoj inter landoj detruas nian mondon ». Ĉiuj ĉi datumoj kompilitaj en tiu raporto montras senprecedencan pliriĉiĝon de la plej riĉaj. Ĝi aldonas, ke « ni povas venki la ekstreman malriĉecon per progresiva imposto », kaj senpagaj publikaj sansistemoj por ĉiuj.

"Oxfam" rekomendas ankaŭ ne ĝeni la kreadon de sindikatoj, kaj aboli la intelektan propaĵon de la vakcinpatento.   

Laŭ "Oxfam", la neegalecoj kontribuas al la morto « de po almenaŭ 21 000 personoj ĉiutage », baziĝante sur la monda morteco kaŭzita de manko je aliro al la sanzorgoj, al perforto ligita al la genro, la malsato kaj la klimata krizo.

« Escepta imposto je 99% el la mongajnoj devenintaj de la pandemio de la dek plej riĉuloj ebligus produkti sufiĉe da vakcinoj por la tuta mondo, provizi socialan universalan protektadon, financi adaptiĝon al la klimato kaj redukti la perforton ligitan al la genro en 80 landoj », aldonas la NRO, kiel ekzemplo.

Ĝi precizigas, ke malgraŭ ĉio, tio lasus « plajn 8 miliardojn al tiuj riĉuloj, kompare kun la periodo antaŭ la pandemio ». 

https://www.francetvinfo.fr/sante/maladie/coronavirus/covid-19-la-fortune-des-dix-plus-riches-a-double-depuis-le-debut-de-l-epidemie-selon-oxfam_4919763.html

Greka : https://www.youtube.com/watch?v=-fSJj6JRYbo

Hungara : https://www.youtube.com/watch?v=RGY3mmTv_yk

Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=ZEdxSHKTLi8

Germana : https://www.youtube.com/watch?v=dMjNQ19UU9g              

07/12/2021

La neegalecoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj kreskis de post la pandemio, kaj estas la plej fortaj de post 110 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/la-neegalecoj-inter-riculoj-kaj-malriculoj-kreskis-de-post-la-pandemio-kaj-estas-la-plej-fortaj-de-post-110-jaroj.html

16/01/2017

Tutmondo: La NRO Oxfam alarmas pri la akcelado de la neegalecoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/tutmondo-oxfam-alarmas-pri-la-akcelado-de-la-neegalecoj.html

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }