Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2022 7 09 /01 /janvier /2022 19:33

09/01/2022

Ĉi-semajne la lando ŝanceliĝis pro senprecedenca ribelo de post sia sendependeco en 1989.

La bilanco de la ribeloj en Kazaĥio ege kreskis. Dimanĉon 9an de januaro, laŭ nova bilanco, almenaŭ 164 personoj mortis. La prezidentejo ankaŭ anoncis, ke 5 800 personoj estis arestitaj, kaj ke 125 enketoj estis malfermitaj post tiuj senprecedencaj ribeloj de post la sendependeco en 1989 de tiu lando riĉa je hidrokarbidoj, kie loĝas 19 milionoj da personoj. 

La homa bilanco, kiu ne estis kontrolita el sendependa maniero ege kreskis. La aŭtoritatoj ĝis nun oficiale menciis 26 manifestaciantojn kaj 16 policistojn mortigitajn, kaj pli ol 2 000 personojn vunditajn.

La protestado komencis en provinco dimanĉon 3an de januaro post prezaltiĝo de la gaso, antaŭ ol atingi la grandajn urbojn, interalie la ekonomian ĉefurbon Almato, kie komenciĝis la ribeloj. La polico pafis al la manifestaciantoj per realaj kugloj.

Krom la altiĝo de la vivokosto, kristaligis la koleron de la manifestaciantoj la figuro de la eks-prezidento Nursultan Nazarbajev, kiu aŭtoritatisme regis en Kazaĥio de 1989 ĝis 2019.

05/02/2021

Kazaĥio: Labourstart Kampanjo: Minaco kontraŭ la sindikato de la laboristoj en la sektoro de karburaĵoj kaj energio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/kazahio-labourstart-kampanjo-minaco-kontrau-la-sindikato-de-la-laboristoj-en-la-sektoro-de-karburajoj-kaj-energio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }