Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 janvier 2022 5 07 /01 /janvier /2022 16:23

07/01/2022

Kial la maldekstro perdas - Benoît BRÉVILLE , Serge HALIMI

LA MALSUKCESO koncernas ne nur Francujon. Kaj la venko de la maldekstro en Ĉilio ne sufiĉas por nuligi la problemon. En la lastaj dudek jaroj la kapitalismo spertis unu krizon post la alia, homamasoj postulis ke iliaj gvidantoj foriru, sen ke la reganta novliberala ordo serioze skuiĝis. Kaj progresas la ekstremdekstro. La eraroj kaj la malkonfeso de la maldekstro en potenco, speciale en Eŭropo, montras, ke ĝi tute ne profitis la ĝeneralan malkontenton. Sed trans ĝia bilanco de fiasko, kiajn (...)

https://eo.mondediplo.com/article2982.html

 

La Panteonon oni eniras, de ĝi oni eliras - Alain GARRIGOU

La 30-an de Novembro, Joséphine Baker estas enironta en la parizan Panteonon. Okazanta post serio de omaĝoj, memorfestoj, kaj kelkajn monatojn antaŭ la prezidant-elekto, la decido de prezidanto Macron ne estas sen balotaj celoj. Sed fakte : kiel, de pli ol du jarcentoj, oni eniras en Panteonon kaj … kiel foje okazis, ke iu eliris el ĝi ? Ĉu la enpanteonigo de Joséphine Baker, post tiu de Simone Veil, povas malkonfirmi la firman prijuĝon de "malsukceso de Panteono" ? Certe la pompo de la gravaj (...)

https://eo.mondediplo.com/article2970.html

 

Malpli ardantaj verduloj fronte al la klimata varmiĝo - Benoît BRÉVILLE , Pierre RIMBERT

La venkoj de la Verduloj ĉe la voĉdonoj en pluraj eŭropaj landoj nutras sin de trompa bildo. Tiu de politika forto senmakula pro kompromitiĝoj propraj al la ekzercado de la regado. Nu, la ekologiistoj dividas de longtempe la ekzekutivajn respondecojn. Ili regas en multe da metropoloj. Kun kiu bilanco ? En Grenoblo (Francio), la pezo de la devigoj kaj agnoskita pragmatismo instigas ilin al redukti multajn promesojn. Ilia suprenveno ankaŭ starigas la demandon pri iliaj orientiĝoj koncerne la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2979.html

 

La venko de la talibanoj malordigas la diplomatian ludon en Azio - Jean-Luc RACINE

La foriro de la usonaj trupoj el Afganio generis novan “Grandan Ludon” inter la potencoj kiuj serĉas adaptiĝadon al la regionaj geopolitikaj realoj, ĉiam movantaj. Por Barato, la afgana dosiero plu estas dornoplena kaj aldoniĝas al la prikontestaĵoj pezantaj sur ĝiaj rilatoj kun Pakistano kaj Ĉinio, eĉ se Nov-Dehlio fortigas siajn partnerecojn en Hindo-Pacifiko kun, unue, Usono. Post la usona fortiriĝo kaj la restaŭrado de la Islama emirlando Afganio, la venko de la talibanoj nur pliseverigas la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2976.html

 

Ĉe la rasradikoj - Barbara J. FIELDS , Karen E. FIELDS

Raso ne rilatas al homa biologio (male al spirado aŭ seksa reproduktado) ; ankaŭ, kiel ekzemple la valoro de π, tiu ideo ne povas sendepende evolui. Pli bone temas pri ideologio, kiu naskiĝas en iu historia tempo pro klarigeblaj kaŭzoj. Ĝi do evoluas pro la samaj kialoj. Virginio de la 17-a jarcento donas taŭgan deirpunkton por prezenti tiun historion kaj tiun de la plantista socio en brita Nord-Ameriko. La ŝtato, kiu en la komenco estis disfalonta, malkovris ekde la 1620-aj jaroj sian destinon : (...)

https://eo.mondediplo.com/article2973.html 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }