/image%2F0553642%2F20220114%2Fob_baec04_telechargement.jpg)
14/01/2022
Kresko de la aŭtoritataj reĝimoj, sed ankaŭ mobilizadoj por defendi demokration : la NRO "Human Rights Watch" (HRW) publikigas sian jaran raporton pri la situacio de Homaj rajtoj en la mondo.
Ĉiujare, tiu raporto estas atendita. La NRO pri defendo de Homaj rajtoj starigas panoramon pri la situacio en la mondo.
La 750-paĝa dokumento estis eldonita ĉi-Jaŭde. Ĝi substrekas la represion kontraŭ la opoziciantoj en Ĉinio, Rusio, Belorusio aŭ Egiptio. Ĝi konstatas kreskon de la aŭtoritataj kaj populismaj reĝimoj, en Hungario aŭ Brazilo.
Sed la direktoro de la NRO deziregas saluti la popolajn mobilizadojn por defendi demokration.
« Eĉ la birma ĥunto kaj la sudana armeo troviĝas en la defensivo », li konstatas.
Lukaŝenko en Belorusio estas devigata peti helpon de Putino por konservi la potencon.
Ĉio do ne estas tiel negativa kiel oni povas ĝenerale opinii. Fundamente, lukto ekzistas. Kaj tio igas lin optimisma : en multaj landoj, la homoj esprimas sian demokratian aspiron. Ili pretas riski areston eĉ pafon por defendi demokration. »
Pri la pekinaj Olimpikoj kaj la diplomatia bojkoto
Aliparte, la direktoro de "Human Right Watch" denuncas la situacion pri Homaj rajtoj en Ĉinio, ĵus antaŭ la malfermo de la vintraj Olimpikoj en Pekino. Kaj li bedaŭras, ke la internacia komunumo ne estu pli unuiĝinta por bojkoti tiun eventon.
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=oG0siKDs6Zc
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=mTnIlX1zI6E
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=yVGEPDGxmNM
/image%2F0553642%2F20220114%2Fob_667ade_hrw.jpg)
Subtekstoj en la angla : https://www.youtube.com/watch?v=t7H3ZneW-7k&t=7s
en la franca : https://www.youtube.com/watch?v=UfIa4jZYvBc&t=1s
en la rusa : https://www.youtube.com/watch?v=HoTllv519EM