Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 janvier 2022 3 12 /01 /janvier /2022 22:13

12/01/2022

Laŭ tiuj spertuloj, la malliberejo, kiu estis malfermita post la 11a de septembro estas « laŭleĝa nigra truo », « makulo » sur la engaĝiĝo de la Usonanoj favore al jurŝtato.

Spertuloj komisiitaj de Unuiĝintaj Nacioj petis de Usono fermadon de la milita malliberejo de Guantanamo. Laŭ ili, la konstruaĵo malfermita post la atencoj de la 11a de septembro 2001 estas loko de « seninterrompaj malobservadoj pri Homaj rajtoj ».

« Du dek jarojn da arbitraj detenadoj sen proceso, akompanataj de torturo aŭ mistraktadoj estas tutsimple neakcepteblaj por iu ajn registaro, aparte por registaro, kiu postulas protektadon de Homaj rajtoj », deklaris en komunikaĵo tiuj dek du sendependaj spertuloj komisiitaj de UN, sed kiuj ne parolas en sia propra nomo.

 

Naŭ malliberuloj mortis en Guantanamo

La malliberejo situanta sud-oriente de Kubo estas « laŭleĝa nigra truo », « makulo » sur la engaĝiĝo de la Usonanoj favore al jurŝtato, ili opiniis. 

Ili substrekis la gravecon por Usono, nova membro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi « fermu tiun abomenindan periodon de senĉesaj malobservadoj pri Homaj rajtoj ». La laborgrupoj petis repatriigon de la malliberuloj aŭ ilian sendon al sekuraj landoj, kaj kompenson pro la torturoj suferigitaj dum iliaj arbitraj detenadoj.

Ili ankaŭ substrekis, ke de 2002, naŭ personoj mortis dum mallibereco, inter kiuj sep pro suspektitaj sinmortigoj sen ia ajn juraj konsekvencoj. Ili opinias, ke la kulpintoj pri torturo estu persekutitaj ĉe tribunalo.

 

39 personoj plu estas enkarcerigitaj

Siaflanke, la porparolanto de la Pentagono John Kirby, asertis pasintan lundon, ke la usona administracio « plu restas engaĝiĝinta en la fermado de la malliberejo de Guantanamo Bay ». « Ni nun ekzamenas la ĝustan proceduron », li diris.

Sume, 780 personoj estis enkarcerigitaj en Guantanamo. Plejparte estis liberigitaj, kelkfoje post pli ol 10 jaroj da detenado sen juĝo.

Plu restas 39 malliberuloj, inter kiuj 13 estas liberigeblaj.

Dek kvar aliaj esperas liberigon,  dek ne ankoraŭ estis juĝitaj kaj du estas kondamnitaj.        

13/11/2014

Usono finfine agnoskas, ke la Konvencio kontraŭ torturo aplikiĝas en Guantánamo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/11/usono-finfine-agnoskas-ke-la-konvencio-kontrau-torturo-aplikigas-en-guantanamo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }