/image%2F0553642%2F20220128%2Fob_630f16_000-8pq2pj.jpg)
28/01/2022
En Grekio, ĉirkaŭ tridek NROj denuncas neeblecon aliri nutraĵojn por multaj rezidentoj de la rifuĝintaj kampadejoj en la kontinenta parto de la lando. La kaŭzo estas nova leĝo valida de post oktobro, kiu limigas la ŝtatan helpon nur al la personoj, kies azilpeto estas nuntempe ekzamenata. La personoj, kies azilpeto estas jen akceptita, jen rifuzita estas de nun ekskluditaj de la programo pri nutrad-helpo malgraŭ la ofta foresto je alternativo.
La logiko estas matematika. Kelkaj NROj komparis la oficialajn nombrojn de manĝajoj distribuitaj fare de la aŭtoritatoj en la kampoj de kontinenta Grekio, kaj la nombron de rezidentoj en tiuj kampoj listigitaj de la "Internacia organizaĵo por migrado" (IOM). La rezultato de la kalkulo estas, ke preskaŭ 40% el ili – tio estas ĉirkaŭ 6 000 personoj, inter kiuj multaj infanoj – estas senigitaj je nutraĵoj.
« Komence de pasinta oktobro, la rezidentoj de la kampoj, kiuj akiris azilrajton estis petitaj iri aliloken kaj elturniĝi, eksplikas Melina Spathari, kiu reprezentas la NRO Tero de la Homoj. Sed memkompreneble, tio ne eblas, ĉar neniu aranĝo estas efektivigita por helpi tiujn personojn trovi vivrimedojn kaj komenci vivi je sendependa maniero ».
Blokitaj en Grekio
La greka burokratio fakte reprezentas grandan obstaklon, kiu malhelpas la rifuĝintojn rapide trovi laboron. Rezidpermesilo, impostaj dokumentoj, bankkonto… Ĉiuj ĉi demarŝoj postulas multan tempon.
Siaflanke, la azilrifuzintoj, kiujn Ateno dezirus resendi al Turkio, de kie ili alvenis tramare, troviĝas blokitaj en Grekio, pro foresto de akordo kun Ankaro.
Dum tiu tempo, kiel denuncas la NROj, multaj personoj suferas pri malsato.