05/01/2021
En Indonezio, sur la insulo Sumatro, almenaŭ 24 000 loĝantoj estis evakuitaj, kaj du infanoj mortis post diluvaj pluvegoj, kiuj ĉefe tuŝis la nordon de la insulo. La aŭtoritatoj deklaris tie urĝan staton.
En Lhok Sukon, la loĝantoj kroĉiĝas al ŝnuroj por trairi inunditajn stratojn : « La akvo plu altiĝas en mia domo, ĝis mia brusto », atestas loĝanto de tiu urbo en la provinco Aĉeo. En Pirak Timur, urbo en la sama provinco, la loĝantoj asertas, ke ili suferas inundojn po kvin aŭ ok fojojn jare – « sed la nunaj estas inter la plej katastrofaj », eksplikas Muzzakir, viro 33-jara, al la franca Novaĵagentejo.
Publikaj konstruaĵoj, infrastrukturoj kaj agrikulturaj zonoj estis detruitaj kaj la aŭtoritatoj de la norda provinco Aĉeo deklaris urĝan staton.
Medidefendantoj kaj loĝantoj, viktimoj de tiuj ripetitaj inundoj akuzas la senarbarigon.
La arboj estas almonte dehakitaj por cedi lokon al kulturoj de palmoleoj - kun malutilaj konsekvencoj : la domoj ne plus estas protektataj, kiam la pluvsezono alvenas. Indonezio produktas duonon el la tutmonda palmoleo.
Pasintan novembron dum la COP26, la registaro promesis meti finon al la senarbarigo antaŭ la fino de la jaro 2030, antaŭ ol rezigni pri sia engaĝiĝo.
Pasintan monaton en Malajzio, ankaŭ eksterordinaraj inundoj tuŝis la landon, kaŭzante pli ol ĉirkaŭ kvindek mortintojn.
09/04/2021
Indonezio kaj Orienta Timoro: Almenaŭ 120 mortintoj en la inundoj
18/02/2020
Suda Sumatro: du insuloj estis definitive englutitaj de la akvoj
26/01/2017
Indonezio: pli ol 17 500 incendioj en dek jaroj en la plantejoj de la giganta paperkompanio APP