/image%2F0553642%2F20220110%2Fob_12ef0b_chechenio.jpg)
10/01/2022
Bildo:
2006: Anna Politkovskaja
2009 : Natalia Estemirova
2021 : Memorial
Kiu estos la venonta ?
Ĉirkaŭ 300 Ĉeĉenoj kolektiĝis sabaton en Strasburgo antaŭ la Konsilio de Eŭropo por protesti kontraŭ ondo de arbitraj arestoj, kiu laŭ ili celas proksimulojn, kiuj kontraŭas la reĝimon.
Laŭ la manifestaciantoj, ĉirkaŭ cent personoj estis arestitaj tiujn lastajn semajnojn en Ĉeĉenio. Tiuj ĉi figuras en la ĉirkaŭularo « de blogistoj, aktivuloj pri Homaj rajtoj kaj publikaj famuloj, kiuj vivas eksterlande, kaj kritikas la politikon de la rusiaj aŭtoritatoj ».
Duono estis liberigitaj, precizigis la manifestaciantoj, kiuj tamen ne havas novaĵon de la aliaj personoj. Ili timas, ke ili « estu submetitaj al torturo ».
Posttagmeze, delegacio intencis transdoni mocion al reprezentanto de la "Konsilio de Eŭropo". Tiu mocio denuncis tiun « Ŝtatan terorismon » kaj alvokis « ĉiujn landojn de Eŭropa Unio, ke ili ĉesigu elpeladi la ĉeĉenajn politikajn rifuĝintojn » al Rusio.
Sidanta en Strasburgo, la tuteŭropa organizaĵo, gvatisto pri Homaj rajtoj en la kontinento, kolektas 47 Ŝtatmembrojn, inter kiuj Rusion.
Dum la lastaj semajnoj de 2021, pluraj rusiaj sendependaj mediatoj menciis kazojn de malaperigoj aŭ arestoj de familiaj membroj de ĉeĉenaj famuloj de la opozicio. Tiuj informoj estis dementitaj de la lokaj aŭtoritatoj.
La sendependa informretejo Meduza raportis fine de decembro, ke almenaŭ ses famuloj de la opozicio ekster Ĉeĉenio atentigis pri la malaperigo de proksimuloj en tiu rusia Kaŭkaza republiko, kaj ankaŭ aliloke en Rusio.
En raporto publikigita fine de 2018, la "Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" (OSKE) emfazis « evidentajn pruvojn » de persekutoj celantaj GLATajn personojn, droguzantojn, defendantojn de Homaj rajtoj, advokatojn, sendependajn mediatojn kaj organizaĵojn de la civitana socio en Ĉeĉenio.
La OSKE elvokis la respondecon de Rusio opiniante, ke ĝi « toleras nepunitecan reĝimon » koncerne tiujn torturaĵojn, truditajn malaperigojn, eksterjuĝajn ekzekutojn kaj aliajn « tre gravajn » malobservojn pri Homaj rajtoj.
/image%2F0553642%2F20220110%2Fob_ec2888_ob-9d1f44-2431d27b-cb1f-4f9c-b1e9-266a.jpg)
30/04/2020
Ĉeĉenio: la trudizoliĝo per teroro
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/cecenio-la-trudizoligo-per-teroro.html
/image%2F0553642%2F20220110%2Fob_37263e_chechnya.gif)
/image%2F0553642%2F20220110%2Fob_7d3bd9_image-0553642-20210902-ob-82b8d3-20210.jpg)