Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 janvier 2022 2 04 /01 /janvier /2022 22:01

04/01/2022

Pli ol 4 000 migrantoj mortis aŭ malaperis pasintjare dum sia ŝipirado al Hispanio, nome duoble pli ol en 2020, laŭ la NRO "Caminando Fronteras". 

Tiu NRO – kiu starigas bilancon danke al la alvokoj de migrantoj aŭ proksimuloj al la urĝaj telefonnumeroj – censis 4404 migrantojn mortintajn aŭ malaperintajn laŭ la migradvojoj al Hispanio en 2021, nome po averaĝe 12 mortintojn tage, kio faras de tiu jaro la plej mortigan de post 2015.

La korpoj de preskaŭ ĉiuj inter ili (94%) neniam estis trovitaj kaj estas listigitaj kiel malaperintoj. En 2020, "Caminando Fronteras" nombris ĝis 2 170 mortintoj aŭ malaperintoj.

La bilanco de tiu NRO pri 2021 estas ja supera al tiu de la "Internacia organizaĵo por migrado" (IOM), kiu censis siaflanke almenaŭ 955 mortintojn aŭ malaperintojn dum la ŝipirado al la Kanaria arkipelago, kaj 324 al kontinenta Hispanio kaj Baleara arkipelago. Sed la UN-agentejo ankaŭ opinias, ke 2021 estis jaro ekstreme mortiga, la plej mortiga de post 1997.

Laŭ "Caminando Fronteras", la granda plimulto (4016) el tiuj migrantoj malaperis provante atingi Kanariojn el la nord-okcidento de Afriko, danĝera vojirado sed multe pli uzata pro la plifortiĝo de kontroloj en Mediteraneo.         

María González Rollán, kun-aŭtorino de la raporto de la NRO, substrekas la « viriniĝon » de la migradvojoj al Eŭropo.

La kunorganizantino de la NRO Helena Maleno emfazis la respondecon de la « krimaj organizoj » de la trapasigistoj kaj la mankon de kunordigado inter Hispanio kaj Maroko pro ilia diplomatia disputo.

24/12/2021

Italio : la justico forlasas la persekutojn kontraŭ la aktivulino Carola Rackete

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/italio-la-justico-forlasas-la-persekutojn-kontrau-la-aktivulino-carola-rackete.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }