Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2022 4 27 /01 /janvier /2022 22:55
Beata Zawrzel /REPORTER

27/01/2022

Tiu polino 37-jara, graveda je ĝemeloj, estis devigata konservi dum sep tagoj en sia korpo, unu el la fetoj, kiu mortis. La kuracistoj rifuzis interveni tiel longe kiel la alia plu vivas… Laŭ la Neregistaraj Organizaĵoj, tio estas rekta konsekvenco de la malpermeso pri abortigo okaze de grava misformaĵo de la feto, eĉ mortema, kiu estis voĉdonita pasintjare.

Hieraŭ vespere, kolektiĝo okazis en Varsovio omaĝe al Agnieszka.    

Antaŭ la kradoj de la Konstitucia tribunalo, kelkaj dekoj da personoj kolektiĝis, plimulte virinoj, flamigante kandelojn metitajn surgrunde. Inter ili ĉeestis Sofia, 24-jara.

« Slogano akompanas niajn manifestaciojn, kiu estas : « neniun virinon plian ». Sed fakte mi min demandas : « Kiom da aliaj virinoj suferos la saman sorton ? » « Ĉar Agnieszka, estas nek la unua, kaj mi timas, nek la lasta... kaj tio teruras min. » 

De jaro, la leĝo devigas la Polinojn plenumi sian gravedecon ĝisfine, eĉ se ŝia feto ne estas vivopova. Sinturno al asocioj, kiuj helpas la virinojn abortigi, interalie danke al abortigaj piloloj aŭ en eksterlandaj klinikoj, impone kreskegis.

La NRO Abortigo sen landlimoj ricevis kvinoble pli da alvokoj kompare kun la pasinta jaro. Tiu leĝo ŝanĝis la perspektivojn ankaŭ de Magda, 32-jara…

« Miaj amikoj kaj mi estas influitaj de tiu kruela leĝo, ĉar ni estas vere, vere certaj, ke ni ne deziras fariĝi patrino en tiu lando, ĉar tio estas tro danĝera. »

Laŭ la NRO, la leĝo havis paralizitan efikon ankaŭ al la kuracistoj, kiuj timas eventualajn persekutojn, se ili praktikas abortigon ; Eĉ en kazoj teorie leĝaj, interalie kiam la vivo kaj la sano de la virino estas en danĝero.     

08/11/2021

Abortigo : miloj da poloj surstratiĝis post la morto de graveda virino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/abortigo-miloj-da-poloj-surstratigis-post-la-morto-de-graveda-virino.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }