16/01/2022
2021 estas unu el la kvin plej varmaj jaroj iam registritaj. Sed 2022 estos sendube sufoka : Aŭstralio estas la unua koncernata lando kun rekordoj de varmo ĝis 50,7°C registrita pasintan ĵaŭdon 13an de januaro.
La maksimuma temperaturo registrita ĉi-ĵaŭde 13an de januaro 2022 en Onslow, Okcidenta-Aŭstralio, atingas 50,7°C. Laŭ la Buroo pri meteologio de la Aŭstralia Ŝtato, « tio estas la plej varma temperaturo iam registrita en Aŭstralio de antaŭ 62 jaroj ». Fakte, sama temperaturo estis jam registrita en januaro 1960 en la urbeto Oodnadatta, Suda Aŭstralio.
Ĝi ankaŭ estas la plej varma temperaturo iam registrita en la suda hemisfero, kaj tutmonda rekordo en monato de januaro. Tri meteologiaj stacioj de Okcidenta Aŭstralio registris temperaturojn superajn al 50°C : la du komunumoj Mardie kaj Roebourne ankaŭ sufokis sub temperaturoj de 50,5°C. Dum la sezonaj averaĝaj temperaturoj ĉirkaŭas 36,5°C.
Sama situacio regas sude de la lando, kun 49°C registrita en Tarcoola kaj 48,9°C en Port Augusta meze de januaro. Tiujn varmegajn temperaturojn kaŭzas foresto de fulmotondroj, kio ebligas akumuladon de varma aero, eksplikis Luke Huntington, kiu laboras ĉe la Buroo pri meteologio de la lando. Tiu rekordo riskas fariĝi pli kaj pli kutima pro la klimata varmiĝo.
Aŭstralio bedaŭrinde kutimiĝis al tre altaj varmoj kaj incendioj. Pasintan monaton la lando spertis aliparte incendion, kiu bruligis preskaŭ 6 000 hektarojn da grundoj apud Margaret River. Tiuj meteologiaj fenomenoj riskas rekomenciĝi, se la klimata varmiĝo ne estos limigita je +1,5°C.
La epizodoj de fortaj varmoj tuŝas ne nur la insulo-kontinenton, sed ankaŭ Sud-Amerikon. Argentino estas aparte tuŝita. Tiujn lastajn tagojn, la temperaturoj atingis pli ol 40°C kaj eĉ 41°C ĉi-vendrede en Bonaero, la ĉefurbo. La direktoro de la Konsilio pri klimato, Martin Rice asertas, ke tiuj rekordoj pruvas la efikojn de la karbo, petrolo kaj gaso.
Sufokaj temperaturoj jam havas mortigajn konsekvencojn : « La ondoj de varmo mortigas silente, kaŭzas pli da mortintoj ol ĉia alia ekstrema meteologia evento », li avertas.
06/10/2021
Aŭstralio ekvalidis plivastiĝon de nova karbominejo
04/11/2021
Medidefendantoj akuzas la COP26 pri « ekomaskerado »