06/01/2022
La pasinta jaro estis la plej mortiga por la Palestinanoj de post 2014 : jen la konkludo de nova raporto de B'Tselem, la israela NeRegistara Organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj, publikigita mardon 4an de januaro. La nombroj timigas : sume, 319 Palestinanoj estis mortigitaj de Israelo en 2021, inter kiuj 71 neplenaĝuloj. Samtempe, naŭ israelanoj estis mortigitaj de Palestinanoj. La kontrasto estas grava.
Ĉefa parto estas ĉiuj ĉi Palestinanoj mortigitaj de la israela armeo, eksplikas la raporto. En Gazao, B'Tselem listigis 236 mortintojn.
Preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj dum la milito, kiu okazis pasintan majon. La israelaj bombadoj celis lokojn dense loĝigitajn, kie vivas civila loĝantaro.
En okupaciata Cisjordanio, 77 personoj estis mortigitaj de israelaj soldatoj. Tio estas la rezulto de la politiko de la israela armeo, kiu permesas pafon al Palestinanoj per realaj kugloj .
« La israelaj altrangaj respondeculoj, la ministroj, la armeaj oficiroj, la laŭleĝaj konsilistoj pravigas tiun paf-politikon », eksplikas Dror Sadot, porparolanto de B'Tselem. Ili insistas asertante, ke « tiuj esceptaj kazoj » estas oficiale submetitaj al enketo. « Fakte tiuj pafoj fariĝis rutinaj, kaj preskaŭ neniu respondecas pri tiuj agoj. »
La perforto de la kolonianoj
Temas ankaŭ pri tiuj ses Palestinanoj mortigitaj de armitaj kolonianoj akompanataj de soldatoj aŭ israelaj civiluloj.
Tiu perforto de la kolonianoj estas parto de Ŝtatperforto, aldonas Dror Sadot : « Tiu ilo malpli oficiala estas uzata de Israelo por akiri pliajn palestinajn terojn, cele al kreado de Ŝtato strikte juda inter la rivero Jordano kaj Mediteranea maro. »
Israleo ankaŭ akiris rekordon koncerne malkonstruadon : 895 Palestinanoj, inter kiuj duono estas infanoj, perdis sian hejmon en 2021.
/image%2F0553642%2F20220106%2Fob_e060e4_israel-and-occupied-territories-map.png)
/image%2F0553642%2F20220106%2Fob_2aeed6_estonteco.jpg)