Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 décembre 2021 5 17 /12 /décembre /2021 21:38
HANDOUT / AFP

17/12/2021

Ĵaŭdon, la super-tajfuno Rai falis sur plurajn insulojn oriente de Filipinoj. Almenaŭ persono mortis. Dekoj da miloj da loĝantoj fuĝis por ŝirmi sin, domoj estis subakvigitaj de la inundoj. La tajfuno ŝajne trairos la arkipelagon de oriente okcidenten.

Surloke, la filipina Ruĝa Kruco maltrankviliĝas pro la sorto de miloj da personoj, kiujn la organizaĵo provas helpi.

Temas pri la plej potenca ciklono, kiu frapis Filipinojn ĉi-jare, laŭ la filipina meteologia agentejo. Dum la vento blovas po preskaŭ 200 kilometrojn hore, la Ruĝa Kruco disponigis siajn 162 rifuĝejojn.

Richard Gordon, la prezidanto de la organizaĵo en Filipinoj klopodas por helpi la viktimojn : « Ni donas kirurgiajn maskojn al tiuj, kiuj ne havas, ĉar la Kovim plu minacas. Ni disdonas varmajn pladojn. Tio certe ne sufiĉos, sed tamen helpos nin dum la trapasado de la tajfuno. Multaj homoj jam vivas en malriĉeco kaj riskas eĉ pli malriĉiĝi. Se iliaj domoj estas detruitaj, ni devos trovi loĝejojn por ili, kaj ni certe bezonos internacian helpon por rekonstruadi ».

 

Kulpas la klimata varmiĝo

Multaj Filipinanoj ankaŭ riskas perdi sian laboron. Fiŝkaptistoj kaj agrokulturistoj perdis sian vivteniĝon. Ĉe la marbordoj, kiuj suferas pri la tajfuno, la ŝipoj kaj la kulturoj estis detruataj de ĝia trapasado.

Tiuj perfortaj klimataj eventoj riskas multobliĝi, asertas time Richard Gordon.

« La klimata varmiĝo estas la unua kaŭzo de tiuj tajfunoj, li diras. Ili estas pli kaj pli perfortaj, la arboj estas senradikitaj kaj tio kaŭzas poste inundojn… »

La super-tajfuno ŝajne restos en Filipinoj ĝis dimanĉo antaŭ ol proksimiĝi al la vjetnamaj marbordoj.       

23/11/2020

Filipinoj: klimatŝanĝiĝo: rekonstruadi post la tifonoj, eterna rekomenciĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/11/filipinoj-klimatsangigo-rekonstruadi-post-la-tifonoj-eterna-rekomencigo.html

 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }