19/12/2021
Post la puĉo de la 25a de oktobro, la plej viglaj defendantoj de la revolucio kontraŭ Omar Ahmad al-Baŝir volas relanĉi movadon, kiu malfortiĝis.
« La popolo volas defalon de Abdel Fattah al-Burhan ». Tri jarojn post la komenciĝo de la revolucio en Sudano, kiu renversis Omar Ahmad al-Baŝir post tridek jaroj da diktaturo, la por-civiluloj surstratiĝis denove dimanĉon 19an de decembro. Ili postulas finon de la armea potenco, kiu interrompis la demokratian transiron.
Post la puĉo de la 25a de oktobro kondukita de la generalo Abdel Fattah al-Burhan kaj represio, kiu okazigis de tiam la morton de 45 personoj kaj centojn de vunditoj, la plej viglaj defendantoj de la revolucio kontraŭ Omar Ahmad al-Baŝir intencas relanĉi movadon, kiu malfortiĝis ĉe la 45 milionoj da Sudananoj, kiuj suferas pri inflacio je pli ol 300%.
Tiu manifestacio estas tre prigardata
La kontraŭ-ribela polico estis deplojita ĉe la precipaj vojkruciĝoj de Ĥartumo, dum la sudanaj aŭtoritatoj fermis la pontojn, kiuj kunligas la centron de la ĉefurbo al la Okcidentaj kaj Nordaj ĉirkaŭurboj.
Laŭ atestantoj de la franca Novaĵagentejo, la polico pafis larmigajn grenadojn por disigi milojn da manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis proksime de la prezidenta palaco en Ĥartumo.
La 19an de decembro 2018, fronte al la ekonomia marasmo, en kio sinkis la reĝimo de Omar Ahmad al-Baŝir sub internacia embargo, centoj da miloj da Sudananoj manifestaciis, devigante la armeon eksigi la diktatoron kvar monatojn poste.
La Sudananoj elektis ĉi tiun tagon, ĉar en 1955, je la sama dato, la Parlamento de la lando, kiu plu estis sub brita kuratoro, proklamis sendependecon.
/image%2F0553642%2F20211219%2Fob_4c6914_sudano.gif)
/image%2F0553642%2F20211219%2Fob_b3ac1c_image-0553642-20211203-ob-beea0f-2019.jpg)