/image%2F0553642%2F20211205%2Fob_8d9ded_30214.jpg)
05/12/2021
Post la unuaj manifestacioj pasintsemajne, aliaj kolektiĝoj okazis sabaton la 4an de decembro en Serbio. Alvoke de ekologiistaj movadoj kaj organizaĵoj de la civitana socio, Serboj denove surstratiĝis por protesti kontraŭ projekto de ekspluatado de litio malkovrita okcidente de la lando.
Duan fojon, la alvoko al protestado estis lanĉita de vasta popola movado nomita « ekologia ribelo ».
Antaŭ dek tagoj, la trudita voĉdono de du leĝoj, kiuj favoras tre kontestitan projekton de litio-minejo kondukitan de la multnacia entrepreno Rio Tinto kaj la registaro, provokis la ribelon.
« Mi iris en la urbon. Vere, estis multaj homoj. Ni deziras, ke la prezidento ne promulgu la leĝdekreton pri eksproprietigo, kaj ne subskribu la leĝon pri referendumoj », rakontis Jelena, advokatino 22-jara.
Tre ĝenata de tiuj protestadoj, la registaro ĉi-foje lasis disvolviĝi la manifestacio. Neniu policisto estis videbla, dum incidentoj okazis pasintan semajnfinon. La manifestaciantoj esperas, ke la protestado kondukos al ŝanĝiĝo, dum la ĝeneralaj balotoj estas antaŭviditaj venontjare.
Tio estas la kazo de tiu patrino : « Ekologio estis nur la komenca ekkonscio. Mi estas ĉi tie por miaj gefiloj, ĉar venis la tempo agadi. Ni ĉiuj estis apatiaj, ni elreviĝis, sed nun ni ĉiuj stariĝas », ŝi atestas.
Miloj da protestantoj respondis al la alvoko de la kolektivo, kaj paralizis Serbion, blokante vojojn kaj pontojn dum du horoj en kvardek urboj. En Beogrado, la manifestacio aspektis kiel semajnfina promenado. La manifestaciantoj jam anoncis, ke ili daŭrigos sian movadon venontsemajne.
/image%2F0553642%2F20211205%2Fob_caf503_where-is-serbia-located.jpg)
franca : https://www.youtube.com/watch?v=IZm_sM0Ogf4
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=1HmGpub5kxI&t=4s
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=e7M8sJjWu8c
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=R0Dua84XzAs
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=ibu7MSdCmRY
Rusia : https://www.youtube.com/watch?v=_vKV8Sm5HnM