Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2021 7 26 /12 /décembre /2021 19:39
Guy Smallman/Getty images

26/12/2021

Post kampanjo de popolaj protestoj mallongaj, sed viglaj kontraŭ ĝia projekto de litio-minejo en Serbio, la entrepreno Rio Tinto anoncas interrompon de siaj aktivecoj ligitaj al la projekto.

En maloftega intervjuo, Vesna Prodanovic la direktorino por Serbio de la multnacia entrepreno "Rio Tinto" anoncis, ke la entrepreno ne prenos iniciativon, kiu povus maltrankviligi la serbajn civitanojn. Ŝi asertas, ke la aktivecoj ligitaj al la projekto de litio-minejo estos interrompitaj kaj alvokas al publika dialogo, por ke la loĝantoj estu informitaj pri ĉiuj aspektoj de la projekto.

Ĉeestante en Serbio de post 2004, "Rio Tinto" malkovris ercon riĉan je litio en fekunda regiono de la lando. Kvankam la projekto restis longtempe tre diskreta, ĝi akcelis en 2020.

Pasintan novembron, la registaro proponis du leĝojn favore al "Rio Tinto", kio estigis koleron.

Dum 3 semajnoj, imponaj ekologiismaj manifestacioj blokis Serbion, kaj trudis la registaron rezigni pri la projekto.

"Rio Tinto" kaj la serba prezidento, Aleksandar Vucic, kiu submetiĝos al baloto venontan jaron, deziras kvietigi la situacion. Sed la industriisto plu provas aĉeti terojn proksime de la minprojekto.

La ekologiistaj aktivuloj tamen atentigas : la projekto ne estas definitive forlasita.       

05/12/2021

Serbio : nova tago de mobilizado kontraŭ la projekto de litio-minejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/serbio-nova-tago-de-mobilizado-kontrau-la-projekto-de-litio-minejo.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }