Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2021 2 21 /12 /décembre /2021 21:38

21/12/2021

Jemena ĵurnalisto, kiu laboras en Sauda Arabio estis kondamnita je 15 jaroj da malliberejo pro apostateco surbaze de retaj publikigaĵoj. Raportistoj sen landlimoj (RSL) petas lian tujan liberigon.

Enkarcerigita de la 23a de aŭgusto 2021, la jemena ĵurnalisto Ali Abulohoom estis kondamnita pasintan 26an de aŭgusto je 15 jaroj da malliberejo, ĉar li publikigis mesaĝojn en Tvitero, kiuj temis pri apostateco, laŭ la saudaj aŭtoritatoj. Laborante en Sauda Arabio de post 2015, Ali Abulohoom laboris tie kiel ekzekutiva direktoro de la televidkanalo "Alwadi" kaj prezentisto por la radio "Yemen Times".

Laŭ la informoj kolektitaj de RSL, la ĵurnalisto estis kunvokita unuafoje de sia dunginto pretekste de plenumenda laboro.

Lia edzino provis poste kontakti lin sed vane, antaŭ ol esti informita, ke ŝia edzo estas submetata al kriminala enketo. Ŝi ricevis permeson vidi lin nur post dek tagoj, kaj la daŭro de la vizitoj estis tre mallonga.

Unuatempe, la pridemandoj disvolviĝis sen advokato.

Laŭ la dekpaĝa juĝteksto, al kio RSL aliris, Ali Abulohoom estas akuzata, ke li prizorgis tviterpaĝon (nun nuligitan), diskonigante « ideojn pri apostateco, ateismo kaj blasfemo ». La justico sukcesis identigi lin kiel proprietulo de la konto, trovante la kunligitan retadreson.        

« RSL petas tujan liberigon de Ali Abulohoom, deklaras la respondeculo de la buroo pri Mezoriento de RSL, Sabrina Bennoui. Tiu kondamno montras, ke la uzado de Interreto kaj de la sociaj retoj kiel spaco de informo kaj debatoj fare de la ĵurnalistoj kaj blogistoj plu estas draste prigardataj en la Reĝlando ».  

De dek jaroj, Sauda Arabio enkarcerigas la blogiston Raif Badawi, kondamnita je dek jaroj da malliberejo kaj mil skurĝbatoj pro « insulto al islamo », pro lia forumo Free Saudi Liberals, fariĝinta platformo de debatoj por la ideoj liberalismaj kaj reformismaj.

Sammaniere, la ĵurnalisto Turki Al-Jasser estas malliberigita de marto 2018. Li prizorgis anonime tviterkonton, kiu kritikis la aŭtoritatojn, nomitan « Kaŝkol », malofta liberspaco por la saudaj retanoj, sed lia identeco estis trovita.

Alia jemena ĵurnalisto estas enkarcerigita en Sauda Arabio de junio 2018. Temas pri Marwan Al-Muraisy. Ĝis nun, nenia oficiala akuzo estis provizita kontraŭ li.

Sauda Arabio okupas la 170-an lokon en la monda klasifiko pri gazetlibereco starigita de RSL. 

13/12/2019

Raif Badawi kaj lia advokato denove komencas malsatstrikon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/2edb156f177819abcf32d3db3d327ee592e65f38

08/02/2016

Sauda Arabio : poeto kondamnita je enkarcerigo kaj 800 skurĝobatoj pro apostateco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/sauda-arabio-poeto-kondamnita-al-enkarcerigo-kaj-800-skurgobatoj-pro-apostateco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }