/image%2F0553642%2F20211228%2Fob_6cefd0_mark-boyarskii-dlya-mezhdunarodnogo.jpg)
28/12/2021
Tiu decido okazas fine de jaro markita per kreskanta represio kontraŭ personoj, NROj kaj mediatoj, rigardataj kiel kritikantoj de la reĝimo de Vladimir Putin.
"Memorial" estas piliero de la lukto kontraŭ la represioj en la nuntempa Rusio. Mardon 28an de decembro, la Supera kortumo ordonis malfondon de la NRO "Memorial".
Tiu decido intervenas fine de jaro markita per kreskanta represio kontraŭ personoj, NROj kaj mediatoj, rigardataj kiel kritikantoj de la prezidento Vladimir Putin, kiu regas de antaŭ preskaŭ 22 jaroj.
Laŭ la juĝistino Alla Nazarova, ŝi malfondis tiun NRO-n « responde al la peto de la prokuroraro ». Komence de novembro, la rusia prokuroraro jam petis malfondon de "Memorial".
La prokuroraro akuzis ĝin, ke ĝi « sisteme » malobservas la devigojn ligitajn al sia statuso de « fremda agento ». Laŭ la aŭtoritatoj, tiu statuso koncernas organizaĵojn, kiuj agadas kontraŭ la rusiaj interesoj, ricevante eksterlandajn subvenciojn.
« Tio estas malbonfara kaj maljusta decido », reagis la advokatino pri defendo, Maria Eïsmont. De pli ol tri dek jaroj, "Memorial" enketas pri la sovetaj elpurigoj, kaj listigas la nuntempajn represiojn, interalie tiujn de la reĝimo de Vladimir Putin.
La organizajo asertis, jam antaŭ la verdikto, ke ĝi klopodos daŭrigi sian laboron, eĉ okaze de malpermeso.
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=A1dPc9YMKdE
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=vPVkLHNTWFQ
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=fQjSyy1lUvs
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=WE1hicfYTUU